Skokova seminario okazis jam 36-an fojon

Skokova seminario okazis jam 36-an fojon – de la 8-a de oktobro ĝis 14-a de oktobro 2012.

Sunajn posttagmezojn en naturo povis ĝui samideanoj, agrablajn ekzercadojn de la lingvo kaj babilado ĝui antaǔtagmeze kaj vespere. Venis entute 19 personoj, sed ne ĉiuj restis tutan semajnon, ĉar vere dum septembro estis multe da esperanta aranĝoj.
La grava estis kunveno kaj laboro de skipo pri kuirarta vortaro – Margit Turková, Marie Ribasová kaj Jan Werner. Aliaj ekzercadis gramatikon, paroladon, rakontadon, babiladon dum bona humoro antaǔtagmeze, ofte ĉe komputila ekrano de Míša Filip kun alterna gvidado de Líba Filipová kaj J.Drahotová. Ĉiu vespero okazis prelegoj, diskutoj eĉ disputoj. Antaŭ vespero ni (ne ĉiuj) fabrikis nekredeblajn belaĵojn kaj preskaŭbelaĵojn. Kaj antaŭ matenmanĝo ni gimnastikis laŭ jogmaniero de Blanka Hužerová.
 Lunde prelegis Jan Werner pri frazeologiaj problemoj kaj sciigis pri eldononta „Frazeologa vortaro“ de Cink La diskuto daǔris eĉ marde.  Parolis Viktor Dvořák kaj lia edzino.
Marde okazis prelego de Margit Turková pri Karel Havlíček Borovský. Sekve.ni povis aǔskulti kaj rigardi fotojn el Somera Esperanta Studumo en Nitra.
Merkrede prezentis prelegon kun bildoj Marie Žížalová pri Konopiště, kie ŝi estis ses jarojn ĉiĉeronino. Ni rakontis kun bildoj pri 6.kongreso AEH en Štíří Důl. Ankaǔ estis daǔrigite pri K.H.Borovský nur en ĉeĥa lingvo kaj pri intenco verki por vira aktoro „teatron de unu aktoro“ teatraĵon pri K.H.Borovský, Jan Neruda kaj Karel Hašler pere de kunlaboro Čestmír Vidman, Jaroslav Kroluper kaj Margit Turková.
Ĵaǔde ni aǔskultis rakonton de J.Drahotová pri sepsemajna vojaĝado de Bruno Henry en Turkio kaj Irano kun bildoj kaj poste J.Drahotová rakontis pri Andreo Cseh – aǔtoro de Ĉe-metodo. Poste ni spektis pri interesa, stranga „Hnojný dům“ en proksimaj Jizerské Hory el privata CD.
Vendrede prezentis J.Drahotová sian novan projekton – infana libro de Janusz Korczak „Reĝo Maĉjo la Unua“, kiun ĉi libron ŝi komencis traduki el Esperanto al la ĉeĥa lingvo.
Ĝis preskaǔ noktomezo ni kantis, sed ĉefe aǔskultis agrablan voĉon de František Filip kaj liajn folklorajn kantoj el Moravio kaj Slovakio.
Sabate ni jam estis lacaj de aǔtuna aero, naturo kaj rigardis filmon „Kreo de mondo“ de Jean Effel kaj poste babilis en amika rondo, promesante veni printempe.
Dimanĉe matene venis Eva Pánková kun ĝoja raporto: Ŝi laŭ sia kutimo matene ĉiam aŭskultas radion kaj aŭdis gratulon, sufiĉe longan por Čestmír Vidman. Bona mesaĝo dum nia diskurado.

Ja, ankaǔ vi povas jam nun aliĝi por printempa saminario de 15-a aprilo ĝis 21-a aprilo 2013
J.Drahotová

Alian raporton en ĉeĥa lingvo vi povas legi sur ttt  evinatelier.cz   sub tuŝilo „jak chutná…“

Příspěvek byl publikován v rubrice Skokovy. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.