Trilanda konferenco okazis en urbo Břeclav proksime de landlimoj de Slovakio, Aǔstrio kaj Ĉeĥio. Malgraǔ, ke la loko estis loĝita antaǔ miljaroj, la urbo Břeclav solenis nur 170 jarojn de sia proklamo je la urbo, ĝuste dum la konferenco – de 27-a ĝis 30-a septembro 2012..
La programo estis zorgeme preparita kaj tre alloga. Ni el Mladá Boleslav venis nur vendrede, kiam okazis ekskurso al „Lednice“, fama kastelo de gento Liechtenstein, do ni preferis kun gvidanto viziti urbon, muzeon en Liechtensteina palaco kaj apudan sinagogon en la urbo. Ni multe eksciis pri historio de regiono, kiu estas enskribita inter monda heredaĵo jam dum sepdekaj jaroj de la dudeka jarcento. Ĉar ni alvenis malfrue, ni ne havis okazon eĉ spekti prelegojn de S.Chrdle kaj Marček por loka publiko kaj inaǔguron de ekspozicio de aǔstraj artistoj en urba galerio, eĉ bedaǔrinde ne buntan vesperan programon ĵaǔde kaj antaǔtagmezan programon vendrede.
Vendrede je la 17-a horo ni partoprenis konversacian rondeton kun Stano Marček kaj post la vespermanĝo breclava folkansamblo de junularo entuazimigis nin per vervaj spritaj dancoj. Vespera prelego temis pri „Verda stacio“ pere de Paǔlo Kaščák. S-j Marček, Balaž kaj Chrdle prezentis novajn librojn. S-o Chrdle publike sciigis, ke la libro pri Andreo Cseh en traduko de J.Drahotová estos Eleonora post la korektado. Margit Turková prelegis pri Karel Havlíček Borovský, eksilito en Aǔstrio. Poste ni longe en klubejo kantis kun piano.
Sabate antaǔtagmeze okazis jarkunvenoj de tri asocioj aparte. Tuj post la tagmanĝo ni vizitis urban solenaĵon kiun vizitis virtuala imperiestro Franco Jozefo la Unua. Je la 17-a horo okazis konversacia rondeto kun Pavla Dvořáková. Mi partoprenis kunveno de instruistoj kaj instruantoj. Vespere prelegis Ján Vajs: „Surspure de habanoj en Ĉeĥio, Slovakio kaj Aǔstrio“, mem estante posteulo de habanoj, vere interesa! La ĉeftemo de la vespero estis slovaka televida filmo pri unika persono de Ján Maliarik, pastro, kiu korespondis kun elstaraj homoj de la mondo, inkluzive de Zamenhof kaj klopodis haltigi unuan mondmiliton. Ĉar la filmo estis tre kortuŝa ni ne plu povis amuziĝi kiel aliaj kaj ni pasis vesperon en babila rondo.
Ankoraǔ dimanĉe okazis bunta programo kun multaj informoj. La plej utila estis por ni prezento de „Lernu.net“ pere de Peter Balaž. Li ankaǔ proponis uzi artikolojn el niaj Legolibretoj kun verda birdo por „Edukado.net“, do mi ĝoje konsentis kaj li tuj ekagis.
Jindřiška Drahotová