Rememoro al doktoro Jozefo Hradil

Rememoro al doktoro Jozefo Hradil

Mi konatiĝis kun doktoro Hradil proksimume unu – du jarojn antaǔ kongreso en Prago, kiu okazis  en la jaro 1996. En tiu tempo li estis jam sepdekjara. En tiu tempo mi havis multajn korespondantojn eksterlande kaj uzis la lingvon kiel konsumanto. La doktoro mem invitis min al pensiono Espero en malgrandetan vilaĝon 25 km de mia loĝejo en bela naturo de Čeĥa paradizo. Tiun vesperon ĉeestis prezidanto kaj fondinto de Asocio de Handikapitaj Esperantistoj kun internacia klubo, Jozefo Vaněček, tute surda kaj paŝante nur malfacile kun du bastonoj. Li estis lernato de la doktoro. Tiuj du Jozefoj impresis min. Mi iom konis la doktoron, ĉar nia fakejo en lia urbo havas sian konsultejon kaj li kiel ĝeneralisto sendadis al ni malsanulojn  por konsulti.
La doktoro estis nealta viro pro milda dorskurbo, sulketa, kun viglaj okuloj profundete lokitaj, ĉiam kun milda rideto kaj agrabla mieno. Li estis bona, pacienca aǔskultanto de malsanuloj kaj bona servanto de homoj. Lia voĉo ne estis forta, li preferis paroli en ne tro granda rondeto, li ne ŝatis fotadon, sed ĉiam alportis bonajn instigojn. Liaj manoj atestis pri fizika laboro. Familia ĝardeno en Skokovy servis pro kultivado de legomo por la pensiona kuirejo kaj la doktoro tie ofte laboris. Li ankaǔ devis prizorgi sian fraton, kiu estis grave malsana, kuŝanta surlite. Li konstante laboris en sia privata konsultejo en urbo Mnichovo Hradiště, ĉar estis necese perlabori por familio kaj pensiono. Liaj esperantaj amikoj vizitadis lin ofte en lia laborejo, ĉar la familio ne tro ŝatis lian pormovadan aktivecon. Venis malsanoj. La doktoro estis kelkfoje operaciita en urologio. Mi vizitis lin kelkfoje en hospitalo. Ĉiam li parolis kun mi per Esperanto kaj interesis pri novaĵoj. Kiel mirakle li denove revenis al laboro. Venis poste atako de apopleksio, kiun li superis. Poste la familio mem petis min vizitadi lin. Li parolis kun mi eĉ nun per Esperanto kaj bedaǔris, ke post la atako li havas spertojn tre uzeblaj por kuracado de tiaj homoj. Li sciis, ke jam ne havas tempon kaj eblon prilabori sciencan artikolon. Poste li senmove kuŝis hejme, flegita de sia edzino, kiu cetere estas flegistino. Dum seminario en oktobro 2008 mi kun kolegino vizitis lin en lia hejmo. Li kortuŝe parolis kun ni. La lastan tagon de nia aranĝo en Skokovy li mortis.
La funebra ceremonio okazis en urbo Mn.Hradiště kaj ĉeestis multaj homoj, pacientoj kaj esperantistoj.
Oktobre 2011 sur muro de la pensiono estis inaǔgurita memortabulo kun lia reliefo kaj surskribo en ĉeĥa kaj esperanta lingvo: Ĉi tie kuracis kaj instruis Esperanton oferema homo doktoro Jozefo Hradil.

Jindřiška Drahotová 2012

Příspěvek byl publikován v rubrice Historie / Historio. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>