MUDr. Jozefo Hradil

MUDr. Jozefo Hradil

22.11.1924 – 26.10.2008

laboris kiel kuracisto ĝeneralisto en urbo Mnichovo Hradiště en Ĉeĥa respubliko, en la loko nomata Ĉeĥa paradizo. La loko jam delonge estis konata kiel kuraciga. La patro de la doktoro Hradil estis ankaǔ kuracisto – konstruis  kuracdomon en vilaĝeto Skokovy. Post la jaro 1948 okazis en nia lando politikaj ŝanĝoj kaj la familio perdis komplete sian posedaĵon kaj estis persekutita, eĉ la frato de doktoro estis prizonita. La kuracejo servis por komunistaj eminentuloj kaj la doktoro servis kiel kuracisto al homoj en alia urbo, estaste samtempe aktiva esperantisto. Li instruis la lingvon, kontribuis en esperantajn gazetojn, redaktis dulingvan revuon „Verda familio“, kiu havis plurajn centojn da abonantoj kaj ankaǔ revuon „Sano“, kiu estis organa revue de esperantaj medicinistoj – kunlabore kun eldonisto Petro Chrdle. Lia rondeto regule kunvenadis eĉ dum malfavora tempo por verda lingvo. La rondeto neniam skribadis kronikon, do ne estas sufiĉaj informoj. Post politika renverso en la jaro 1989 la ripozdomo en Skokovy estis redonita al la familio. Ĉar dum ŝtata posedo de la pensiono oni alkonstruis grandan manĝejon kaj domon, akceptis la doktoro ankaǔ altan ŝuldon. La instalaĵoj por bankuracado en subetaĝo dum tiu tempo kadukiĝis. Estis necese, ke d-ro Hradil plu laboru sur sia posteno de ĝeneralisto kaj perlaboradu por vivteni familion kaj pagi ŝuldon.  Estis neeble revivigi kuracejon, do la konstruaĵo plu servis kiel pensiono kun nomo: ESPERO.
Jozefo Vaněček, kolonelo kaj instruisto en armea lernejo, lernanto de la lingvo ĉe doktoro, post grava akcidento kriplita kaj post kuracado tute surda, fondis kun Jozefo Hradil Asocion de Handikapitaj Esperantistoj kun internacia klubo kaj de tiu tempo la penziono servis por kunvenoj kaj kursoj. Ŝatataj seminarioj okazadis kaj eĉ nun plu okazadas tie dufoje jare. Homoj, kiuj venadis en pensionon pro konsultado pri sia sano, samtempe praktikis la lingvon. Ili amis la doktoran paciencon, lian silentan aǔskultadon pri siaj plendoj, liajn saĝajn konsiliojn. La doktoro ofereme servis, nekredeble diligente, nesubtenata de la familio, kiu sentis en Esperanto ian danĝeron.
D-ro Jozefo Hradil estis nomumita honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kie li estis longjare presidanto de medicina sekcio. El manoj de la rektoro de la Jagela Univerzitato en Krakovo li ricevis medalon de Kopernik pro tutviva valora laboro en la movado kaj ĉefe en medicina klubo. Li estas aǔtoro de esperanta medicina terminaro, vico de artikoloj kaj aliaj verkoj.
Li laboris por Esperanto ĝis lastaj siaj tagoj. Li restos en pensoj de centoj da esperantistoj en Eǔropo kaj mondo.
Sur la muro de la penziono Espero en Skokovy en Ĉeĥa paradizo en meza Ĉeĥio  memorigos lian personon ŝtona tabulo kun lia reliefo.

Teksto por IMEK kroniko (Opava julio 2012)
Jindřiška Drahotová, aprilo 2012

Příspěvek byl publikován v rubrice Historie / Historio. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.