MUDr. Koza – hemato-onkolog

MUDr. Koza – hemato-onkolog mortis je la 28-a de junio.2012 en siaj 57jaroj.

Hematologon D-ron Vladimír Koza-n konas tuta Eǔropo. Ĉeĥaj malsanuloj kun diagnozo leukemio dankas al li pro sia pluvivo. Antaǔ dudek unu jaroj li efektivigis la unuan grafton de osta medolo kaj fondis registrobankon de donantoj de osta medolo.
Li estis primariuso en hematoonkologio en fakultata kliniko en Pilzen (Plzeň). En la jaro 1991 li unuan fojon realigis grefton de osta medolo en nia lando, kie ĝis tiu tempo mortadis homoj, kiuj malsaniĝis pro leukemio kaj post kvar jaroj de kuracado mortadis. Li ankaǔ fondis liston de donacontoj de osta medolo. Lia donacregistro apartenas inter la plej bonaj en la mondo. Li faris centojn da operaciojn jare kaj miloj da homoj resaniĝis. Ankaǔ pro tio D-ro Koza estiĝis prezidento de Eǔropa asocio por graftado de osta medolo.

http://zpravy.idnes.cz/rozhovor-s-lekarem-vladimirem-kozou-dva-/domaci.aspx?c=A120607_105332_domaci_js
________________________________________
Li mem trafis, kio por malsanulo signifas limo de medicino – pro grava malsano ĉe fino de sia propra vivo. Liaj opinioj pri politiko kaj konduto de kuracistoj kaj pri vivo ĝenerale estas ege malfermitaj kaj ekzaktaj.

Kio estas en vivo de kuracisto sukceso?
Estas du malsamaj aferoj: havi sukceson kaj esti bona kuracisto. La sukceso estas resaniĝintoj kaj tio, ke vi estas pli iom da milimetroj lertaj ol aliaj. Esti bona kuracisto estas pli malfacila. La kuracisto devas esti persono – ĉu en malgranda montara vilaĝo, ĉu en grava kliniko. Ĉe tiu homo malsanulo jam ĉe la unua alveno sentas, ke iu venis, al kiu li povas kredi. Por tio devas kuracisto posedi en si mem ion, kion li ne manifestas antaǔ malsanulo, sed devas havi ene – humilecon. Tre grandan, doloran memkritikecon, ĉar profesio de kuracisto, kiel unu el malmulto, donas grandan povon super homoj en nomo de bono kaj tio estas grandega danĝero!

Diru pli detale

Mi diros ekzemplon: Mi vidas iri laǔ koridoro junan dudekokjaran kuraciston. El ĉambro elvenas sesdekjara viro en ĵupano kaj tre ĝentile demandas, ĉu la doktoro permesus al li foriri hejmen, ĉar li jam sentas sin bone. Sed tiu klare diras: „Nur morgaǔ!“ ĉar opinias, ke tio estas bona por la paciento kaj ne demandas kial la viro sopiras iri hejmen, ĉu li havas hejme hundon, kiu atendas lin. Tiu kuracisto ne plaĉas al mi. Temas nur ŝajne pri bagatelaĵo. Kiam tia kuracisto vivas per la sama maniero kaj neniu lin ĝustatempe haltos, li komencas pensi pri si ke estas sinjoro dio. Kaj tiaj estas ĉe ni nombraj.

Do, ĉe kuracistoj validas – ju pli granda persono, des pli humila vivo?
Certe. Tio povas fini per batado, kiu estos PhDr., kiu eksidos en akademia senato… kaj al reciproka batalo.

Sed, kiam la kuracisto laboras, per maniero kiel vi diras, post ia tempo li povas suferi, ĉu pro sia propra sano aǔ pro disfalo de familio?
Medicino estas duone scienco kaj duone arto. Tion ne ĉiu kapablas harmonii. Oni devas havi talenton. La scienco estas tio, kion vi lernis: kiam vi donos injekton, okazos tio. Sed vi havas konkretan pacienton, unu estas kardiako kaj havas sesek jarojn, alia estas virino, kiu ankoraǔ ne naskis bebon. Kaj tiel el diagnozo kaj pura scienco estiĝas arto. Malsano estas alia merkrede, alia vendrede kaj la talento de la kuracisto devas trovi momenton: NUN faru tion, ĝuste nun. Eble vi ne scias kial, sed ĝi funkcias.

Vi estas en situacio, kiam oni bilancas. Ĉu vi bedaǔras ion, kion via laboro forprenis de vi? En propra vivo, en sano?
Jes, en ambaǔ aferoj la laboro influis. Logike. En tia laboro ne temas pri okhora laboro ĉe fabrika ĉeno. Mi multe pri tio nun cerbumis. Kaj mi pensas, ke mi komprenas. Mia sento ne estas forta, se en kazo, ke la vivo oni povas ripeti, ke mi farus ion tute alie. Ekzemple hieraǔ okazis unika afero. Oni aranĝis golfan turniron kaj onidire ion donacos al nia asocio. Do mi venis tien. Mi vidis grupon da kleraj, riĉaj homoj, sur teraso staris ĉarumoj kun bastonoj, kiuj tute ne apartenis en tiun belan pejzaĵon, la kelnero antaǔ ni manipulis en aero kun glasoj. Tio estis tute alia mondo, mi sentis min kiel en filmo de Fellini. Tie mi fiksis mian opinion, ke mi certe ne elektus alin vivon, kiun mi vivis. La grupo de tiuj homoj nenion valoran posedis. Ili estas kleraj, bonfartas, ludas teatron de grandaj amikoj, sed ene estas vakaj. Tiel vivi mi ne volus.

Nek mono ne allogis vin?
Ho, kuracistoj perlaboras pli o ili konfesas. Nun en sanzorgo oni akiras bonajn salajrojn. Mi ne sentis min inter tiu grupo malriĉe. Ankaǔ mi povus aĉeti por mi stultan brakhorloĝon je du mil. Sed kial? Mi hontus. Mi povas imagi kiom da alia belo kaj bono oni povas akiri.
Mi estis invitita en lernejon, kie studentoj aǔkciis bildojn, kiujn ili desegnis. Nenia vera arto, sed ne temis pri bildoj, la lernejo vivtenas el aǔkcio kaj mi lasis tie 30 milojn je du bildoj. Kaj tiu homo, kiu gvidis la golfan turniron donis al ni unu mil, kion diri plu?

Ne nur lukso, eĉ povo estas alloga…
Tion mi rigardas ĉiun jaron dum renkontiĝo en Rusujo kun kamarado Gorbačov. Mi estas invitata tien danke al mia posteno en eǔropa asocio por grafto de osta medolo. La renkontiĝo alportis al mi nur disreviĝon. Li estas figuro, kiu ne konscias eĉ sian atingopovon. Li venas kun grupo de gardantoj kaj policanoj al kiuj li kondutas kiel fiera moŝto, sed kiam li skribis al Putin, okaze de nia asocio, kondutis kiel subuto antaǔ superano. Kia servileco! Gorbačov estas por mi simple vaka vazo, kiun elportis historia ondo.

Vi mencias eble eksan hejtmano Rath, kiu iras kun pistolo?
Krom alia. La mondon ŝanĝas milionoj de afablecojn, ne politikaj reformoj.

Antaǔ 21 jaroj vi fondis Nacian registron de donantoj de osta medolo nur per unu subskribo…
Hodiaǔ tio ne eblas. Pro birokratio kaj gardo de kvalito kaj sekuro de datenoj. Mi ne komprenas, se parlamenta komisiono demandas BIS (Sekureca informa servo), kiu faris telefonan gvatigon de sinjoro Bém kaj Janoušek, tiu ĉi sekreta servo dum du monatoj ne kapablas respondi. Mi, kiel ordinara doktoro, tute ne komprenas la aferon. En tiu kazo ni en nia registro havas pli bonan sekurilon ol BIS. En nia sistemo, kie estas tiklaj datenoj de malsanuloj kaj donaculoj ĉiam restas spuro post ĉiu, kiu manipulis per registro, inkluzive de informo pri kio tiu ulo manipulis. Se iu penetrus en registron el ekstero, ni ĝis dek minutoj pri tio ekscius.

Nu, nun oni preparas Ĝeneralan registrojn de malsanuloj, kie estos miloj da tiklaj informoj pri malsanoj  de homo, pri lia familio, posedaĵo…Kaj enveni povos fakte ĉiu, kiu petos.
Tio ne povos bone funkcii. Informoj pri vi eble iam flosos en rivereto. Jes, ĉar la aferon posedos ŝtato.

La ministerio asertas, ke neniu misuzos….
Sed tiaj datenoj estas tre fragilaj! Mi, kiam malfermas dokumenton pri la paciento, mi legas lian vivon. Klare mi vidas kiam li havis personajn problemojn, kiam li divorcis, kiam li perdis laborpostenon…kiam mi imagus, ke mi havas al tia registro ŝlosilon, dum kvin minutoj mi ekkonus pri iu ajn ĉion.

Nu, tio estas parto de reformoj. Pli ekzakte de pluaj el provoj. Kion vi opinias pri „sanzorgaj reformoj“? Ĉu ni direktas ĝuste? Kio estas por vi aflikto?
En la vivo oni elektas ĉiam el du konceptoj: inter libero kaj akcepto de prizorgado, Kaj kiam la homo deziras esti nerespondeca, por ke iu alia pri li zorgis, do, li pagas pro tio per libereco. Eĉ per sklaveco. Ĉar tiuj, kiuj pri vi zorgas, manipulas per vi. Ili scias ĉion pri vi, ili legas tion pri vi. Ili ne laboras por via bonfarto, tio estas miso. Mi ne diras tion malbone, la „homo sapiens“ estas tia esence.

Libero do signifas respondecon?
Jes, tio estas malfacilaĵo. Pli facile estas pasi dimanĉon en supermarketo kaj kredi ke Tomáš Julínek aǔ Leoš Heger (ministroj de sanzorgo) ĉion aranĝos. Mi estus pli duba al tiuj saĝuloj, kiuj al vi el via dekstra poŝo la monon elsuĉos kaj al la maldekstra onidire redonos. Oni ŝate aǔskultas ĉiujn plibonigantojn de la mondo kaj heroldojn de plibonaj venontaj tagoj, por ke la homo ne devus zorgi. Sed iu vere devas realigi la reformon. Sed tiuj „zorgantoj“ pri bonfarto de homoj ne ŝanĝos la mondon. La mondon povas ŝanĝi nur homoj, kiuj bakas bulkojn kaj matene venas al butikon instruistino, ŝi envenas klason en bona humoro kaj anstataǔ riproĉoj, laǔdas la bubon. Milionoj da tiaj etaj aferoj ŝanĝadas la mondon. La mondon ŝanĝas tiuj, kiuj venas donaci ostan medolom kaj tiel redonas al iu nekonata vivon kaj lanĉas ĉenon de pluaj homaj okazaĵoj. Tiaj aferoj fiksas mondon por bono, ne reformoj.

Kiaj „etaj ĝojoj“ ĝojigas vin? Kiam vi sentas vin feliĉa?

Tio estas sekundoj. Ekzemple kiam mi renkontas fraǔlinon kun dorsosaketo, kiu alvojaĝis per trajno el Beskydy (montaro en nordorienta parto de respubliko) al Pilzeno kaj demandas, kie estas hematoonkologio kaj fiere deklaras: mi estas donaconto…Ŝi venis pro iu alia, tute fremda, por ke oni pikados ŝin, ekdormigos ŝin per narkotiko, kaj kun doloro ŝi revenos hejmen kaj la salajro estas: danko! Unu foje jare ni invitas donacintojn por kunveno kaj tio estas pluaj momentoj, kiam mi sentas min feliĉa. Dum tiu ĉi okazo ni konatigas paron – donacinto kaj savato. Ĉi jare venis juna fraǔlino. Familio de donacintino havis kune du infanojn en la sama aĝo. Mi prezentis unu al aliaj, mi foriris en angulon kaj nur rigardis. Tiel rolas vivo mem. Mi ne volas esti fiera, sed en tiaj momentoj mi ne rifuzas…

Ĉu estas okazaĵoj, kiujn vi ĉiam memoros?
Fraǔlino Karlička. Ŝi estis dudekjara, bela kabino, ŝi tre multe timis operacion. Mi pasis kun ŝi horojn, por ke mi trovis ŝian psikan problemon, kial ŝi ne volas kuraci sin, kaj mi klarigis al ŝi kial estas necese kuraci, Mi ne sukcesadis. Mi dum kvar jaroj klopodis. Nur poste kiam jam estis tre malbone, ŝi komprenis, ke mi pravas kaj konsentis. Hodiaǔ ŝi estas denove la bela kabino kaj ĉiun jaron en datreveno de operacio ŝi portas al mi kravaton. Kaj ĝin mi surmetas okaze de kunveno de donacintoj.

Ĉe ni antaǔ la jaro 1989 la grefto de osta medolo oni ne realigis, en esterlando jes. Vi povis doni al la malsanulon nenian esperon….Kiel vi tion sentis?
Tiuj homoj simple devis morti…La lastajn mi memoras ĉiujn. Ekzemple du fraǔlojn, kiuj servis en armeo kaj estis venigitaj. Sen grefto atendas ilin nur kvar jarojn de vivo inkluzive de duono da jaro de mortado. Kion diri al la homo, kiu mortas kaj vi ne scias kiel al li helpi? Kiel vi fartas, Zdendo? Aǔ Vašek. Li havis du fratojn, konvenajn donacontojn, li ne devis morti. Tri tagojn antaǔ la fino li donis al mi biblion. Mi posedas ĝin ĝis nun. Post li kabino – Jana. Sed ĉar Vašek konvingis min, ke helpo estas ebla, ni en primitivaj kondiĉoj la grefton de osta medolo realigis.
Kaj Jana en urbo Rokycany vivas ĝis nun.

Sinjoro doktoro, kiajn planojn vi nun havas?
Mi transdonas mian laboron al pli junaj. Medicino estas stranga, neniu kuracisto povas ĝin forlasi. Mi konas profesorojn, kiuj misiras al sian ĉambron, urinon ne tenas, sed konstante vagadas en koridoroj de hospitalo, jes, terura afero, mallgaja rigardo. Ja kiom da jaroj aǔ monatoj la providenco permesos al homo, antaǔ ekvenos senileco? Pli bone kun honoro foriri. Kaj provi plenumi siajn revojn. Mia problemo ne estas kion fari, sed el tiuj revoj preferi unu-du-tri.

Tradukis J.Drahotová

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>