Kiu estas la mastro de la ĉielo, de la brilo de la akvoj?

“Kiu estas la mastro de la ĉielo, de la brilo de la akvoj?”

Paiva Netto

Artikolo aperinta en centoj da gazetoj, revuoj kaj responde al petoj de legantoj, kiuj nin akompanas en diversaj ĵurnaloj en Brazilo, jen mi prezentas tekston, kiun mi transkribis en mian serion da artikoloj, publikigitaj en la ĵurnalo Folha de S.Paulo, en la jaro 1986. Mi scias, ke multaj amikoj — el la medio de radio, amaskomunikiloj, televido kaj defendantoj de la Patrino Naturo — ke ili ŝatus havi la faman leteron de Ĉefo Seattle (1787-1866).

Mi ricevis, en 1986, el la manoj de ĵurnalisto Walter Periotto, tiama ambasadoro de LBV en Usono, tiun paĝon, pri kiu multaj personoj jam aŭdis, sed kiun ili ne havis okazon ekkoni. Hodiaŭ ni prezentas tiun dokumenton al ĉies pripenso:

(Traduko de la teksto, konsiderata aŭtentika, de la letero de la Ĉefo Seattle kiu, en 1855, respondis al la propono de Usono por aĉeti la indiĝenan landon. Ĉi tiu teksto devenas de “UNEP” — Programo de Unuiĝintaj Nacioj por la Medio.)
tttejoj en Brazilo kaj en la mondo.
“Kiel vi povas aĉeti aŭ vendi la ĉielon, la grundan duonvarmecon? Tia ideo ne havas sencon por ni.

“Se ni ne posedas la freŝecon de la aero kaj la brilon de la akvo, kiel vi povos voli ilin aĉeti?

“Ĉiu ajn parto de ĉi tiu lando estas sankta al mia popolo. Ĉiu ajn pinfolio, ĉiu ajn marbordo, la nebulo de la senlumaj boskoj, la brila kaj zumanta insekto, ĉio estas sankta en la memoro kaj sperto de mia popolo. La suko kiu fluas interne de la arboj kunportas kun si la memorojn de la ruĝhaŭta homo.

“La mortintaj blankuloj forgesas sian naskiĝlandon, kiam ili postmorte vagas inter la steloj. Niaj mortintoj neniam forgesas ĉi tiun mirindan landon, ĉar ĝi estas la patrino de l´ruĝhaŭtulo. Ni estas parto de la grundo kaj ĝi estas parto de ni. La bonodoraj floroj estas niaj fratinoj; la damacervoj, la ĉevaloj, la majesta aglo, ĉiuj estas niaj fratoj. La rokpintoj, la boskaj bonodoroj, la vivpova energio de la poneo kaj la Homo, ĉio apartenas al ununura familio.

“Tiel, kiam la Granda Ĉefo en Vaŝingtono sciigas nin pri sia volo aĉeti niajn grundojn, li petas tro multe de ni. La Granda Ĉefo sciigas nin, ke li rezervos lokon kie eblos al ni vivi komforte, per niaj propraj rimedoj. Li estos nia patro kaj ni estos liaj filoj. Se la afero estas tia, ni ekzamenos lian proponon pri la aĉeto de nia grundo. Sed tiu aĉeto ne estos facila, tial ke ĉi tiu grundo estas sankta por ni.
“La pura akvo, kiu fluas en riveretoj kaj riveroj, ne estas nur akvo, sed la sango de niaj prauloj. Se ni vendos al vi la grundon, vi rememoru nepre ke ĝi estas sankta, kaj vi devas informi viajn filojn ke ĝi estas sankta kaj ke ĉia spektra rebrilo sur la surfacoj de la lagoj rememorigas eventojn kaj periodojn de la vivo de mia popolo. La plaŭdado de la akvoj estas la voĉo de niaj antaŭuloj. La riveroj estas niaj fratoj; ili sensoifigas nin. Ili portas niajn kanuojn kaj nutras niajn infanojn. Se ni vendos nian landon al vi, vi devas memorigi kaj instrui viajn infanojn pri tio, ke la riveroj estas niaj fratoj kaj ankaŭ viaj fratoj, kaj ekde tiam vi sentu por la riveroj la saman specon de amo kian vi sentas por frato.

“Ni scias ke la blankhaŭta homo ne komprenas nian estmanieron. Al li, landpeco ne distingiĝas el iu alia, ĉar li estas kvazaŭ fremdulo kiu venas nokte kaj ŝtelas el la grundo ĉion, kion li bezonas. La tero ne estas lia frato sed lia malamiko; post ol li submetas ĝin al si, kiu ĝin konkeras, li foriras, serĉante alian lokon. Li postlasas la tombon de siaj gepatroj, kaj tio ne gravas por li. Li kaptas la landfilojn, kaj tio ne gravas por li. La gepatran tombon kaj la gefilan heredaĵon, li forgesas. Li traktas sian patrinon, la grundon, kaj sian fraton, la ĉielon, kvazaŭ aferojn aĉetotajn aŭ ŝtelotajn, kvazaŭ ili estus ŝaffeloj aŭ senvaloraj brilaj globetoj. Lia apetito elĉerpos la grundon, kaj lasos post si nur dezertojn.

“Tion mi ne komprenas. Nia vivmaniero estas tute alia ol la via. La panoramo de viaj urboj doloras la okulojn de ruĝhaŭtulo. Eble okazas tio ĉar li estas sovaĝulo, kaj tial li nenion povas kompreni.

“En la urboj de la blankhaŭtuloj ekzistas neniu loko, kie regas silento kaj paco. Neniu loko, kie aŭdiĝas la bruetado de folioj en printempo, la zumado de insektaj flugiloj. Eble ĉar mi estas sovaĝulo, mi ne povas kompreni tion.

“La bruo taŭgas nur por insulti la orelojn. Kia vivo estas tia kie la homo ne povas aŭdi la pepadon izolan de la noktuo aŭ la kvakadon de la ranoj ĉe la bordo de marĉoj nokte? La indiĝeno preferas la mildan susuron de la vento tuŝanta la surfacon de la laga akvo, aŭ la parfumon de la venteto purigita de la tagmeza pluvo aŭ sorbinta la parfumon de la pinfruktoj.

“La aero estas altvalora por la ruĝhaŭta homo, ĉar el ĝi ĉiuj sin nutras. La bestoj, la arboj, la homo, ĉiuj spiras la saman aeron. Blankhaŭta homo laŭŝajne ne interesiĝas pri la aero kiun li spiras. Kvazaŭ putranta kadavro, li estas indiferenta pri la haladzo. Sed se ni vendos al vi nian landon, vi devos memori ke la aero estas altvalora por ni, kaj ke la aero blovas sian spiriton en ĉiajn ajn estaĵojn kiuj vivas per ĝi. La aero enspirita de niaj geavoj en iliaj unuaj infankrietoj estis la sama kiu ricevis el ili la lastan elspiron.
“Se ni vendos nian landon al vi, vi devos konservi ĝin aparte kiel sanktan, kiel lokon kien eĉ blankulo povos iri enspiri la venteton sorbintan la parfumon de la boskaj floroj.

“Tiel ni konsideros vian proponon por aĉeti nian grundon. Se ni decidos akcepti ĝin, mi postulos jenan kondiĉon: blankulo devos trakti la ĉi-tieajn bestojn, kvazaŭ ili estus liaj fratoj.

“Mi estas sovaĝulo kaj mi ne komprenas alie. Mi vidadas milojn da bubaloj putriĝantaj sur kampoj, forlasitaj de la blankulo, kiu pafas el moviĝanta trajno. Mi estas sovaĝulo kaj mi ne komprenas kiel fumanta ferĉevalo povas esti pli grava ol bubalo, kiun ni ĉasas nur por konservi nin vivaj.

“Kio okazos al homo sen la bestoj? Se ĉiuj bestoj malaperus, la homo mortus pro spirita soleco. Ĉar kio okazos al la bestoj, tio povos atingi la homojn. Ĉio interrilatiĝas.

“Vi devas instrui al viaj filoj ke la tero sur kiu ili paŝas simbolas la cindrojn de niaj prauloj. Por ke ili respektu la teron, instruu al ili ke ĝi estas riĉa pro la vivo de ĉiuj estaĵoj el ĉiaj specoj. Instruu al ili tion, kion ni instruas al la niaj; ke la tero estas nia patrino. Kiam la homo kraĉas sur la teron, li kraĉas sur sin mem.

“Pri io ni estas certaj: la tero ne apartenas al la blankulo; la blankulo apartenas al la tero. Pri tio ni estas certaj. Ĉio rilatas inter si kiel la sango kiu unuigas familion. Ĉio interligiĝas.

“Kiu vundas la teron, tiu vundas ankaŭ la filojn de la tero. La homo ne teksas la teksaĵon de la vivo; male, li estas unu el ĝiaj fadenoj. Kion ajn li faras al tiu teksaĵo, tion li faras al si mem.

“Eĉ blanka homo, kiun Dio akompanas, kaj al kiu Li parolas kiel amiko, ne povas eviti tiun komunan destinon. Eble, malgraŭ ĉio, ni ĉiuj estas fratoj. Ni konstatos tion. Pri io ni scias — kion eble la blankulo iam malkovros: nia Dio estas la sama Dio. Vi povas pensi hodiaŭ ke nur vi Lin posedas, samkiel vi deziras posedi la landon, sed vi ne povas. Li estas Dio de la homo kaj Lia kompato estas la sama tiel por la blankhaŭtulo kiel por la ruĝhaŭtulo. Ĉi tiu lando estas amata de Li, kaj ofendi la landon estas insulti ĝian Kreinton. La blankuloj ankaŭ forpasos; eble pli frue ol ĉiuj aliaj gentoj. Infektu vian liton, kaj vi sufokiĝos iunokte pro viaj propraj ekskrementoj.

“Sed laŭ via vidpunkto, vi brilos alte, prilumataj per la forto de la Dio, kiu vin alportis al ĉi tiu lando, kaj kiu per ia speciala komplezo, donacis al vi la regadon super ĝi kaj super la ruĝhaŭtulo. Tiu destino estas mistera destino por ni, ĉar ni ne komprenas kio okazos en la tago, kiam la lasta bubalo estos mortigita, la sovaĝaj ĉevaloj estos dresitaj, la sekretaj anguloj de la arbaroj invaditaj de la ŝvita odoro de multaj viroj kaj la panoramo de brilaj montetoj blokita de parolantaj metalfadenoj. Kie estos la arbaro? Ĝi estos malaperinta. Kie estos la aglo? Ĝi estos malaperinta. Fino de l’ vivado kaj komenco de l’ postvivado.”

Respektinda ekzemplo

Kiom da saĝo kaj homamo en viro taksata kiel sovaĝa!…

Tiuj kvalitoj ne manku al la civilizitoj, kiam ili estos frenezigitaj de la blindeco pro superregado, je ia ajn prezo, super siaj similuloj.

La Patrino-Tero eble ne eltenos niajn petolaĵojn de simioj en vendejo de argilaĵoj.
_____________________________________________________
*José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radikomunikanto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro, RJ, Brazilo. Li estas Direktoro-Prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), aktiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI), de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI Inter), de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Beletra Akademio en Centra Brazilo, de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Subŝtato Rio-de-Ĵanejro, de Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de Sindikato de Radikomunikistoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC).

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>