Projekto “La diversaj profesioj”

“La diversaj profesioj” en Esperanto
En la projekto “La diversaj profesioj – transformi la provokojn en eblecon realigi siajn revojn” partoprenas lernejoj de:
- Bulgario (Mariana Gencheva – lernejo “Canko Cerkovski”);
- Rumanio (Mariana kaj Dimitru Berariu – liceo “Ana Ipatescu”);
- Germanio (Christof Krick – Gimnasium Winterberg und Medebach);
- Litovio (Grazina Opulskiene – Mazeikiu Merkelio Rackausko gimnazija),
- Svedio (Folke Wedlin – Lerums Gimnazium)
- Italio (Gaspero Domenichini – Instituto statale di instruzione secondaria superior della piana di Lucca ITCG Benedetti ls Majorana).

Ni organizos kvar laborrenkontighoj
- en Bulgario – oktobre 2012
- Italio – maje 2013
- Germanio – oktobre 2013
- Rumanio – maje 2014

La partopreno en la projekto donos al la gejunuloj eblecon orientighi kaj diagnozi la interesojn de sia personeco, pritaksi siajn eblecojn kaj kompreni la motivojn por la elekto de siaj profesioj.
Dum la realigo de la projekto la gejunuloj havos eblecon renkontighi kun samaghuloj de aliaj EU-landoj; ili konatighos kun ilia lingvo kaj kulturo, komprenos la neceson gardi la lingvan diversecon en Eŭropo kaj ricevos sciojn rilate al la edukaj, profesiaj kaj ekonomiaj eblecoj proponitaj de Unuighinta Eŭropo.
Ni atingos tion per la uzado de diversaj interaktivaj metodoj kaj per la uzado de la neŭtrala internacia lingvo Esperanto, kiu donos egalajn eblecojn de komunikado al chiuj partoprenantaj gejunuloj kaj al iliaj gvidantoj.

Se iu volus havi pliajn detalojn au (eble) partopreni el la laborrenkontighoj, bv. kontaktu kun mi.

Kun estimo:
Mariana Gencheva
m_gencheva_esp@mail.bg
esperanto-en-lernejojn@googlegroups.com

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>