Renkontiĝo en Lipník nad Bečvou

Renkontiĝo en Lipník nad Bečvou 16. 6. 2012.

Anoj el Esperanta klubo en Přerov invitis esperantistojn por renkontiĝi en urbo Lipník nad Bečvou- forĝista urbo.

La inviton akceptis 25 personoj kaj la urbo bonvenigis nin en tute somera temperaturo.

Lipník nad Bečvou, fondita en 1294-a jaro, situas en valo de Moravia pordego, tra kiu iam gvidis komerca sukcena vojeto.

Sub la profesia gvidanto komenciĝis urba trarigardo. Unue, starante sur urboplaco de T.G.Masaryk, ni vidis plastikon de fera tilio, farita de Alfred Habermann. Plue barokan fontanon kaj marianan kolonon, burĝajn domojn kun arkadaro.

Historian renesancan sonorilejon el la 16-a jc. ni trarigardis de sube ĝis supren. Surprizis nin grandaj sonoriloj, ilia historio kaj funkcianta, moderna sonorado.

Dumvoje ni ĉirkaŭiris la preĝejon de Jakobo Pligranda kaj la lokon de iama ekzekutista dometo. Interesis nin fera plastiko „Malfermita pordego“, kreita antaŭ akcepto de la urbo Lipník nad Bečvou inter eŭropaj forĝistaj urboj.

Plaĉis al ni restantaj fortikaĵoj kun bastiono, juda tombejo kaj Sinagogo. Ĝi estis prilaborita en la 19-a jc. por grupo de ĉeĥoslovaka eklezio.

Ĉirkaŭ Piarista klostro kun studenthejmo el la 17-a jc. kun apuda preĝejo de František Serafínský ni atingis renesancan kastelon. Ĝi estas ĉirkaŭigita per bela parko en angla stilo.

Ni admiris larĝecon de tre elkreskita fago arbara kun multaj superpendigitaj branĉoj.

Tie ni kaptis iomete da postulata ombro.

Sur origine ordigita tegmenta florteraso super iamaj kastelaj ĉevalstaloj ni rigardis ĉirkaŭaĵon, faris multajn fotojn kaj ricevis belaspektajn memorlistojn al tiu ĉi renkontiĝo.

Antaŭ ricevo de tagmanĝoj okazis informoj de anoj el diversaj rondetoj.

Dankon al klubanoj por interese aranĝita kaj travivita tago!

Kompilis: J.Křížková

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>