Boleslavanoj verkas…

Boleslavanoj verkas…
En la jaro 2001 komencis kelkaj volontuloj fari ion por Esperanto. Por sia propra progreso kreis legolibretojn, kiujn nun en la jaro 2012 jam havas 7 volumojn. Kiel facilan legaĵon mi proponas al vi iom por gustumi:

Avantaĝo de Esperanto
Ni estas du knaboj, komencantoj. Ni kontribuas per tiu tre facila artikolo:
Amikino de nia pli aĝa amiko havas sur sia pulovero iajn signojn. Ili aspektas kiel ĉinaj, eble japanaj. Neniu scias ĉe ni, kion ili signifas. Nia amiko fotis ilin kaj sendis fotojn per e-poŝto al amikoj al Japanio kaj Ĉinio. Baldaǔ li ricevis respondojn.  Respondoj estis interesaj. Signoj estis ĉinaj. Signifis: stelo, vojo, amikeco kaj denove stelo. Sed, du signoj, kiel skribis ĉiuj respondintoj, estis renverse fuŝe bilditaj. Certe fabrikantoj pensis, ke en Ĉeĥio ni ne komprenos eraron. Ili ne pensis, ke esperantaj komencantoj povas malkovri fuŝaĵon.
Salutas vin Jaromír kaj Tomáš.

Györ 2000
 Fine de novembro mi veturis por mallonga vojaĝo al Hungario. Tiu ĉi lando famas por ni la plej multe per vino, kolbasetoj kaj lago Balatono. Györ estas historia urbo lokita ĉe kunfluo de la riveroj Raba kaj Danubo sur trafikŝoseo de slovaka-hungara limo al Budapeŝto. 
 Dum alveno en urbon estis problemetoj atingi hotelon. Ununura strato gvidanta al hotelo estis indikita kiel malpermesita kun trafika signo kaj ankoraǔ kun ia neklara por mi surskribo. Loka almozpetanto tamen klarigis al mi per miksaĵo de ĉeĥa, slovaka, germana, angla kaj hungara lingvo, ke la malpermeso ne validas por hotelaj gastoj. Kun merita germana monero la almozpetanto tuj malaperis, certe en proksiman gastejon.
 Post loĝiĝo mi interkonsentis renkontiĝon kun loka esperantisto, sed bedaǔrinde la renkontiĝo ne sukcesis realiĝi. Do, mi ekmarŝis sole urben armita per vortaro. Ĝin mi ne multe uzis, servis al mi germana lingvo. Rilatoj hungaraj kaj germanaj estas konataj, oni ne povas miri. Mi enketis ĉu hungaroj scias pri Esperanto. Iuj sciis, aliaj ne, sed ili povus scii, ĉar unu el la ĉefaj stratoj en la urbo ĉe la stacidomo nomiĝas Esperanto.
 Hungarion mi vizitis unuan fojon. Do, prefere mi interesiĝis pri vino kaj kolbasetoj. Tion mi ĝuis dum vespero kun kolegoj en gastejo proksime de teatro. Sur la konstruaĵo de la teatro mi rigardis grandan, frapantan afiŝon kun la vorto SVEJK. Mia konjekto pri „ĉeĥa, brava soldato“ certiĝis post alparolo de teatra laboranto. Mi fiere deklaris min ĉeĥo.
 La sekvan tagon mi vizitis informejon. Ĉi tie dediĉis al mi sian atenton la ĉefo. Per flua germana li klarigis al mi, kie mi povus agrable pasi restantajn tagojn. Elekto estis vere riĉa. Pri la lingvo Esperanto li sciis, sed li ne kapablis konsili al mi, kiel ligi kontakton.
 Ĉie, kie mi gapis, mi vidis surskribojn PANNON. Temas pri mallongigo de la vorto PANNONIA – historia teritorio de Hungario.
 Dum tri tagoj mi multe vidis kaj ekkonis. En librovendejoj mi trovis librojn de ĉeĥaj aǔtoroj, tra urbo veturis famaj al mi busoj “Ikaruso“… Miaj kolegoj kun plezuro klarigis al mi ĉion, pri kio mi demandis kaj mi reciproke mirigis ilin per mia „kono“ de hungaraj vortoj.
 Tio ĉio kaǔzis, ke mi intencas mian venontan libertempon en tria jarmilo pasi ĉi tie en Hungario.
 Viszontlátásra, Györ!
 Salutas vin Míra Vaněk

Regulado de demokrata dialogo
1. Antaǔ vi aliros (alpaŝos) al diskuto, en la antaǔĉambro (vestiblo) vi demetu la armilon kaj purigu sian animon de kolero, por ke vi povu konduki (gvidi) diskuton al interpaciĝo.
2. Restu trankvila, ne lasu vin inciti, ne permesu (ne lasu) al via partnero decidi, kiel vi respondos.
3. Via oponanto ne estas malamiko, sed partnero en serĉado de vero. La celo de diskuto estas vero, ne intelektuala konkurso. Partopreno en dialogo supozas vian respekton al partnero, al vero kaj al vi mem.
4. Klopodu kompreni la alian.
5. Se vi ne komprenas precize (ĝuste) opinion de oponanto, vi povas lian aserton nek refuti nek agnoski. Formulu vi mem lian oponon (kontraǔdiron, kontraǔparolon), ke estu klare kiel vi komprenas liajn argumentojn.
6. Certigadon (asertadon) sen objektivaj veraĵon ne vidigu (ne montrigu, ne prezentu) kiel argumenton.
7. En tiu kazo (tiakaze) temas nur pri via opinio kaj via partnero ne devas   al ĝi aljuĝi signifon de argumento (konsideri ĝin kiel serioza argumento, agnoski).
8. Ne flankiĝu de la temo. Ne evitu de la temo. Ne forkuru de la temo.
9. Ne evitu malagrablajn demandojn aǔ argumentojn per forkonduko de diskuto alien (forkurante diskuton alien, aliloken).
10. Ne klopodu havi ĉiapreze la lastan vorton.
11. Multo da vortoj ne kompensas mankantajn argumentojn. Silentigo de   la partnero ne signifas refuti liajn argumentojn nek neigi liajn ideojn.
12. Ne malaltigu personan dignon de la oponanto. Kiu atakas la personecon de kontraǔulo, tiu perdas rajton partopreni en la dialogo.
13. Ne forgesu, ke dialogo postulas disciplinon. Fine per racio, ne per emocioj oni formulas siajn asertojn kaj opiniojn.
14. Kiu ne estas kapabla siajn sentojn kaj pasiojn regi, kiu ne estas kviete kaj kompreneble klarigi siajn opiniojn, li ne povas sencoplene interparoli kun aliulo.
15. Ne intermiksu dialogon kun monologo.
16. Ĉiuj havas egalan rajton esprimi sin. Ne dronu en detaloj.
17. Respekto al aliaj oni esprimas ankaǔ per tio, ke oni kapablas ŝpari la tempon. (Taktoplenan respekton al ceteraj vidiĝas ankaǔ tiel, ke oni kapablas ŝpari la tempon.)

Unu el multaj okupoj kaj taskoj de partoprenantoj dum „seminarioj en Ĉeĥa paradizo“ en vilaĝeto Skokovy en penziono „Espero“.
Ĉeĥa paradizo salutas vin kaj invitas vin dialogi.
Hazardo en Budapesto

 Oktobre 1999 mi havis eblecon viziti Slovakion kaj Hungarion. Ĉar mi estas fervojistino, mi vojaĝis kun aliaj koleginoj trajne. En Budapeŝto ni promenis tra ĉefa strato de stacidomo Keleti. Tie ni trovis LIBROSERVO-n. Librovendejo nur kun esperanta literaturo! Io simila en nia lando ne ekzistas. Kompreneble ni tuj ekĝojiĝis, sed sur ŝildo de la pordo estis anonceto pri tagmeza paǔzo. Tamen ni puŝis la anson de la pordo kaj la pordo malfermiĝis. En vendejo okazis instruado de la lingvo! Ni estis kore invititaj.
Oferto de libroj estis alloga, sed nia poŝo ne estis riĉa, bedaǔrinde.
Ŝajnas, ke hungaroj estas pli prudentaj esperantistoj ol ni, ili ne parolas, ili agas.
Salutas vin Miroslava Ascherová
fervora vojaĝantino.

Kiel Esperanto decidis pri mia estonta edzo

 Se vi atendas, ke mi en mia junaĝo elektis por edzeco iun samideanon, mi vin seniluziigos.
 Nun mi estas pensiulino – vidvino, sed antaǔ jaroj mi estis juna, bela kaj memstara fraǔlino. Feliĉe mi tiam akiris malgrandan loĝejon en distrikta urbo proksime de Prago kaj malproksime de mia naskiĝurbo, kie mi antaǔe vivis kun mia tre aǔtoritata patrino. Mi konatiĝis kun juna viro, kiu tre plaĉis al mi kaj mi supozis, ke ni geedziĝos. Mi decidis prezenti lin al mia patrino. Mallonge antaǔ tiu ĉi decido mia patrino donacis al mi malnovan kudromaŝinon LADA kaj ordonis al mi aliĝi min al kurso por lerni kudri. Ĉar mi estis obeema filino, mi iris en mia nova loĝloko en Kulturdomon, kie oni aranĝis diversajn kursojn. Sur muro estis granda afiŝo, kie oni proponis instrui la anglan, germanan, hispanan kaj ankaǔ Esperanton, krom kurso por kudrado. Pri Esperanto mi iomete sciis el gazeto JUNÁK kaj tuj mi decidis uzi eblecon lerni tiun tre allogan lingvon. Mi eniris kaj demandis oficistinon, ĉu mi povus aliĝi al la kurso por kudrado kaj ankaǔ en la kurson por lerni Esperanton. Ŝi jesis, ĝojis, ke ŝi havas unu animeton por du kursoj kaj komencis plenumi la formularon por pago. Sed subite ŝi ekmemoris, ke ambaǔ kursoj okazas en la sama tago, je la sama horo. Kion fari? Ŝi proponis al mi lerni aliajn lingvojn kaj komencis klarigi al mi iliajn preferaĵojn. Tiutempe ne multaj interesiĝis lerni fremdan lingvon. Alie estis pri la kudra kurso, por tiu estis tre multe interesantinoj. Mi iomete pripensis aferon kaj mi decidis alie, ol ŝi rekomendis al mi. Mi elektis Esperanton kaj por kudrado mi promesis aliĝi venonte.
 Do, mi komencis lerni Esperanton kaj mi havis vere tre bonan instruiston, samideanon Josef Vítek. Post unu monato okazis la unua vizito de mia fianĉo al mia patrino. Ni estis tre embarasitaj, ni tre timis, kion diros mia patrino. Sed ĉio estis en ordo, mia patrino estis kontenta, ke mi elektis eble bone. Dum la babilado ŝi demandis min, ĉu mi jam lernas kudri en la kurso. Mi diris veron, ke mi rezignis je kudrado, ĉar mi komencis lerni Esperanton. Kolereme diris mia patrino al mia fianĉo, por ke li ordonu al mi ŝanĝi mian stultan decidon. Sed mia kara Karlo tiam diris: „Mi konas multe da virinoj, kiuj scipovas kudri, sed neniun, kiu scias Esperanton. Mi estis kontenta, ĉar ni jam eĉ komencis lerni komune, ŝi decidis tre bone.“
 Tio al mi tre plaĉis. Kvankam mi iomete hezitis edziniĝi, mi nun kredis, ke viro, kiu staras kun mi kontraǔ mia patrino, estas certe por mi tre konvena edzo. Se li tiam estus konsentita kun mia patrino kaj devigis min lerni kudri, mi certe ne edziniĝis al li. Daǔre obei la patrinon kaj krom ankaǔ edzon mi vere ne plezure estus ŝatinta.
 Pasis kelkaj monatoj… kaj mia patrino dum sia vizito ĉe ni diris al ni, ke ŝi vojaĝadas ĉiusemajne en Poděbrady al samideano Pytloun por ankaǔ lerni Esperanton kaj en Hradec Králové ŝi aĉetis por mi E-librojn. En ordinaraj librovendejoj tiu tempe ne estis E-libroj aĉeteblaj.
 Post kelkaj jaroj en nia familio okazis granda festo – niaj geonkloj solenis sian „oran edzofeston“. Nia filino partoprenis kiel fianĉknabino. Dum agrabla festo mi rakontis pri kialo, kiu iam definitive decidis, kial ĝuste mi elektis Karlon  kiel mia edzo. Je mia surprizo kaj miro Karlo ekridetis kaj rakontis: „Mia patrino vidviĝis, kiam mi estis 13-jaraĝa knabo. Ŝi hejme kudris kaj ŝiaj tri filinoj estis profesie kudristinoj. Mi devis ĉiam ripari iliajn kudromaŝinojn kaj pro tio mi tute ne havis tempon por propraj hobioj, ĉefe por muziko. Krom tio estis hejme multe da ŝtofoj, fadenoj, detranĉajxoj, venadis klientinoj kaj tion mi ne ŝatis. Tiom da kudristinoj en unu familio sufiĉis al mi.“
 Kaj vere sufiĉis. Baldaǔ komencis kudri mia filino, kiun instruis ŝia avineto mem. Krom tio mia filino faris perskriban kurson de Esperanto por komencantoj, por ke ŝi povu kun miaj eksterlandaj gastoj babili.
Mi neniam bedaǔris, ke mi en mia juneco tiel decidis. La kurson kaj edzon mi elektis bone.
Ankaǔ mia patrino, nun pli ol okdek-jara, ŝatas partopreni diversajn E-renkontiĝojn, ĉar ŝi havas daǔre kaj plezure „verdan koron“.

Salutas vin Jana Holcová.
La internacia lingvo en medicino

 Tiu, kiu observas ŝtorman evoluon de informatiko en medicino, kapablas certe imagi, kiel ĝi povus esti faciligita, se estus aprobita enkonduko de Esperanto en sciencan mondon.
 Ĉiu el ni sentas bezonon de facila internacia interkompreniĝo. Pli parte oni opinias, ke la afero jam estas solvita per ĝenerala uzo de la angla lingvo dum forumoj kaj en medicina literaturo. Tamen, demandu al anglo pri la lingva kvalito de sciencistoj, kiujn ni estimas kaj admiras! Iliaj respondoj estos karakterizitaj per tolera rideto de la apartenulo de la nacio, kiu ĝuas sunbanon de la lingva imperialismo. La prezentitaj referaĵoj eĥas bonege, tamen la sciencistoj kun antaǔtimo atendas diskuton, kiu preskaǔ ĉiam estas lingve handikapita kaj ofte gvidas al miskompreniĝoj.
 Hodiaǔ nia lingvo estas uzata per komputora tekniko kaj kapablas faciligi ne nur sciencan, sed ankaǔ personan kontakton inter sciencistoj, ekkonon de vivmedio, kie oni laboras, interkonatiĝon de iliaj familioj. La amika ligo inter esperantistoj estas fame konata – internacia lingvo transigis ĉiujn artefaritajn barojn, kiuj en estinteco kaǔzis internacian malharmonion kaj danĝerajn kaǔzojn de miskomprenoj kun konataj tragikaj sekvoj.
 Dediĉu parton de via libera tempo por studo de Esperanto kaj helpu al apliko de pacaj ideoj!
Salutas vin MUDr. Josef Hradil

 

Fremda vorto „empatio“

 La vorton mi ne trovis en nova PIV, mi ne trovis ĝin eĉ en vortaro de Kraft (ĉeĥa – esperanta kaj male). Mi ne trovis ĝin en vortaroj de fremdaj vortoj kaj enciklopedioj antaǔ dek kvin jaroj, nur en faka psikologia literaturo. De medicina lernejo mi konis ĝin en ĉeĥa formo – vcítění. Oni diradis al ni – al dek-kvin, dek-ses-araj  studentinoj de medicino – : imagu en korpo de malsanulo sian patron aǔ patrinon, eble vin mem, ensentiĝu!
 En samtempo ŝajnas al mi la vorto „empatio“ tre aktuala kaj bezonata por publikigi ĝin. Post „nia veluro“ kvazaǔ nian socion denove ekregas malbono. Pri tio tre kompetente sciigas verkoj de ĉeĥa kuracisto MUDr. František Koukolík kaj lia serialo televida: „Kverelis animo kun korpo“.
 La sekvaj linioj, el plumo de doktoro, povas al vi klarigi, kiel multe mankas ĝeneralaj informoj pri homa animo kaj kiel facile oni povas misuzi tiun strangan homan fenomenon de malbono.
 „Antaǔ multaj jaroj oni faris eksperimenton kun grupo da homoj. Oni uzis aparaton kun levilo kaj indikilo. La indikilo movadis proporcie al la movo de levilo ĝis la loko ruĝe kolorita. El aparato kondukis dratoj en muron. Malantaǔ la muro estis magnetofono kun sonoj de homa sufero: krio, ĝemoj, petegoj, frapado… Al volontuloj, kiuj konsentis kunlabori, psikologoj klarigis, ke malantaǔ la muro estas pagitaj personoj. Senco de eksperimento estas scio pri homa rezisto kontraǔ doloro. La movo de levilo en ruĝan koloron signifas ege grandan gradon de doloro kaj la homo malantaǔ de la muro estas en grava danĝero de sia vivo. Apud volontulo sidis estro de la eksperimento. Kiam volontulo iomete movis per levilo, nenio okazis. Nur kiam la indikilo proksimiĝis al ruĝa koloro, komencis ĝemoj, poste kriado kun petego: finu tion!!!
 Dum tiu ĉi momento la psikologo postulis de volontulo movigi levilon plu, dirante, ke li transprenas respondecon mem.
 Ĉe unuaj sonoj de sufero plimulto da volontuloj maltrankviliĝis kaj rigardis konduton de psikologo. Li aspektis indiferenta, sed kiam psikologo deklaris, ke prenas respondecon, du trionoj de volontuloj, sendepende de sekso, socia deveno aǔ grado de klereco daǔris movon de la levilo, kiu pligrandigis supozan suferon.
 Konkludo de eksperimento: Kial tiom multe da origine decaj homoj faris, faras kaj farados malhonestaĵojn, se iu, opiniata gvida persono deklaras, ke prenas la respondecon. El propra volo ili certe ne farus tion, sed pli ol du trionoj el normalaj civitanoj estas kapablaj kaj volontaj torturi kaj endanĝerigi vivon de alia homo. Ili en difina situacio ne reagas kaj ne sentas, ke ili povas kaǔzi malhomecon en „ia supera intereso“, kvankam, ilia interno signalas, ke io ne estas en ordo.

Kio okazis kun homoj? Ĉu kulpas du mondmilitoj kaj dekoj da militoj poste? Ĉu interna opinio, ke pli bone estas posedi ol ekzisti? Ĉu ni eklernis, ke kompato estas danĝera kaj superflua lukso?“

Aǔtoro de libroj „Malbono por ĉiu tago“, „Ribelo de deprivituloj“, „Vivo kun deprivituloj“ kaj pluraj – MUDr.František Koukolík – proponas solvon, solvon per empatio:
 „Solvo estas simpla, sed malfacile farebla. Ĝi nomigxas empatio kaj oni bezonas ĝin instrui. Instruii same kiel legadon, skribadon, kalkuladon de infaneco. Eĉ penson, senton, fantazion, logikon oni bezonas instrui. La aferon oni taksas ofte komika kaj hodiaǔ malfarebla, sed ne tiom, ke oni ne parolu pri ĝi.“
 Sur kovrilo de la libro Malbono por ĉiu tago estas skribite pri la libro Ribelo de deprivituloj (aǔtoroj – MUDr Koukolík kaj Jana Drtilová): „Je la 12-an de marto 1996 ni  aǔdis opinion  pri Ribelo de deprivituloj, kiu nin surprizis. Nia angla konato, kiu jam sufiĉe longe vivis en Prago kaj sufiĉe bone regis nian lingvon kaj kiu certe ne estas cinikulo, legis nian libron kaj kun rideto redonis al ni libron tiun ĉi tagon. Li diris, ke ne komprenas, kial ni tiel „hirtiĝas“ per tiuj problemoj. La libro estas esence malsignifa,ĉar vi ne kutimiĝis… vi vivis longe izolite de la mondo, vi vidos, vi kutimiĝos kaj vi ĉesos esti tiel sentemaj…“
 
Kun profunda zorgo salutas vin Jindřiška Drahotová
drahotova@esperanto.cz

Příspěvek byl publikován v rubrice Historie / Historio. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.