ESPERANTO-INSULO

 2012: ESPERANTO-INSULO 

   Dum kvar semajnoj en Januaro kaj Februaro de la jaro 2012 Esperantistoj el 23 landoj kunvenis ĉe Hajkou, Hajnan-Insulo, Ĉinio.  Entute kunvenis 131 homoj, 68 el diversaj urboj en Ĉinio kaj 63 el 22 landoj (Aŭstralio, Aŭstrio, Belgujo, Danujo, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Irano, Italio, Japanio, Kanado, Koreio, Litovio, Mongolio, Nederlando, Portugalujo, Slovakio, Slovenio, Svedio, Tajlando kaj Usono).  Ni ĉiuj kune interparolis, studis, kantis, manĝis, festis, kaj konatiĝis.

   Efektive estis tri aferoj samtempe kaj samloke.  Unu afero estis la BEK-kurso instruata ĉefe de Dennis KEEFE por tiuj kiuj aŭ eklernis aŭ deziris plibonigi sian uzon de nia tutmonda lingvo.  Ili plejparte estis el Ĉinio, Koreio, kaj Mongolio.  Dua afero estis la kurso por tiuj kiuj jam instruas Esperanton ie en la mondo instruata de Katalin KOVACS.  Ili plejparte estis el Eŭropo sed ankaŭ el Aŭstralio kaj Ĉinio.  Tria afero estis la tute nova Universitato de Esperanto, universitat-nivelaj kursoj kiuj uzis Esperanton por lerni pri aliaj aferoj.  Ili estis kurso FILOZOFIO KAJ HISTORIO DE LA INFORMADIKO instruata de Federico GOBBO kaj ALFRONTI MILITON instruata de Ron GLOSSOP.   Tiuj kursoj poste estos haveblaj al Esperantistoj ĉie en la mondo senpage en la tuttera teksaĵo.  Estis teamo de Ĉinoj (Arko, Hosemo, Karilo, Spado, Trezoro, Trigo, WU Chengzhen) kiuj faris diversajn aranĝojn por la evento.

   Mirinda afero estis la rapideco de lernado de multaj studentoj en la BEK-kurso, sed ili studis ok horojn tage kaj ili havis ŝancon interparoli multe kun spertaj Esperantistoj.  La instruistoj lernis multon pri diversaj metodoj kaj materialoj kaj fontoj de utila informo.  La studentoj en la Universitato de Esperanto lernis multon kaj diskutis multe pri la specialaj temoj de tiuj kursoj.  Je la ferma kunveno studentoj ricevis atestilojn kaj ĉiuj ĝuis festan etoson.

   Ne ĉio estis perfekta.  Ĉefe la vetero ne estis bona, multe pli malvarma kaj pluvema ol kutime en Hajkou dum la vintro.  Tamen ĉiuj spertis neforgeseblan etoson de vera tutmonda familio kaj senton de Hajnan-Insulo nun estas kaj estonte iĝos grava ponto por Esperantistoj el diversaj mondpartoj.                

Verkis nia usona sekciestro, Ronald Glossop, por la revuo de Ĉina Esperanto-Ligo.

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>