Ni lernu el la eksjugoslaviaj eraroj

Ni lernu el la eksjugoslaviaj eraroj

Zlatko Tiŝljar – letero al eǔrokonsianino Margot Wallström
Septembro 2007.

Jugoslavio estas tre bona ekzemplo por lerni ion rilate lingvan politikon en plurnacia federacio. Pro tio, ke en Jugoslavio oni same kiel en EU lasis la decidon pri lingva praktiko al la merkato, kvankam same kiel en EU ĉiuj naciaj lingvoj estis egalrajtaj, la praktikata komuna lingvo en la federaciaj instancoj kaj en la armeo estis la plej forta lingvo, do la serba varianto de la serbokroata lingvo.

Kvankam multaj lingvaj solvoj en Eksjugoslavio estis multe pli bonaj ol en granda plimulto de la nunaj EU-ŝtatoj (mi menciu nur ke la romaoj en Makedonio havis siajn lernejojn, radion kaj teatron, ke la regionoj de hungara kaj itala minoritatoj en Slovenio havis devigan reciprokecon – do ankaŭ la slovena majoritato en tiuj regionoj devis lerni la lingvon de la minoritato) tamen la fakto, ke la neoficiala praktiko signifis, ke por avanci en politiko oni devis bone koni la serban, kaŭzis ke la politika elito disdividiĝis je du partoj: tiuj, kiuj bone konis la serban kaj povis avanci en siaj karieroj kaj tiuj, kiuj ne konis bone la serban kaj tial devis resti en siaj regionoj. Dum jardekoj tiu ĉi dua elito pro la malkontento daŭre evoluigis negativan bildon pri la federacio en la okuloj de sia regiono, sekve influis esence al fortiĝado de la regionaj kaj naciaj naciismoj. Kiam fortiĝis ankaŭ politika krizo, tiam ĉi tiu naciismo kaŭzita de la lingva malegaleco detruis Jugoslavion.

Mi timas ke EU simple ripetas la saman eraron. Oni teorie proklamas lingvan egalecon de ĉiuj ŝtataj lingvoj sed oni lasas al la merkato decidi pri praktika lingva uzo, kiu kompreneble, jam efektivigis la proceson pri establiĝo de la angla kiel la nura laborlingvo en ĉiuj internaciaj rilatoj. Jam nun ankaŭ en EU evoluas la duaranga elito en neanglaj landoj, kiu malkontentas, ĉar ĝi ne povas avanci en siaj karieroj ekster sia nacia kadro kaj evoluigas la naciismojn: Ni ja ne volas tian Eŭropon! Tiuj naciismoj nun elstaras klare en Belgio, sed kaze de ekonomia krizo en EU ili rapide fortiĝos en tuta Eŭropo kaj kontribuos al rapida disfalo.

EU devas baldaŭ pristudi lingvan politikon kaj serĉi solvon, kiu ebligos efikan komunikadon kaj samtempe egaligos la lingvajn ŝancojn por ĉiuj (trovi komunan lingvon, kiun ĉiuj egale devos lerni kaj kiu ne produktos en unuopulo senton de malegaleco kaj subordeco).

Zlatko Tišljar

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.