Niaj korespondantoj raportas

Niaj korespondantoj raportas:

Hungara amiko Béla Kovács el Kaposvar skribas:

En Hungario lastatempe multaj gejunuloj komencis lerni Esperanton, ĉar ĝi estas akceptita dum la ŝtata lingvoekzameno. Ĉe ni nur tiu ricevas diplomon, kiu faris ŝtatan lingvoekzamenon almenaŭ el unu lingvo. Certe vi scias, ni hungaroj parolas tre malmulte fremdajn lingvojn. Pli ol 40 jaroj la rusa estis devigite instruita en Hungario. Nur malmultaj gelernantoj ellernis ĝin perfekte. Ankaŭ mi ĝin lernis kvin jarojn, sed bedaŭrinde apenaŭ mi scias kelkajn vortojn. Mi jam bedaŭras, ke mi ne lernis ĝin. Laŭ mi, por vi, la rusa lingvo estas facila pro prononcado. Krom la rusa lingvo ankoraŭ mi lernis germanan kaj rumanan.

Nia japana amiko Harukuni Egawa el Wakayama skribas:

Mi vojaĝis kun miaj familianoj en Pekinon en Ĉinio. Por la flugado inter Japanio kaj Ĉinio necesas tri horojn. Ĉi tiu mia vojaĝo en Ĉinion estas la kvara.
La konstruaĵo de Pekina Internacia Flughaveno estis renovigita memore de la 50-jara jubileo de Nova Ĉinio. La nove modernigita konstruaĵo brilis kvazaŭ ĝi montras al ĵus alvenintoj ĉinan prosperon ekonomian. La ekzameno ĉe giĉeto de doganistoj sentigis al ni afablecon pli ol antaŭe. Fininte procedon en la haveno ni iris al elirejo, kie ni volis monŝanĝi de japana eno al ĉina juano. Sed en unua etaĝo ne troviĝis monŝanĝejo. Ankaŭ aliaj homoj serĉadis ĝin. Mi fine trovis ĝin, kiu havis ne oficiston, sed nur maŝinon. Jen, aŭtomata monŝanĝa aparato! Tamen mi konfuziĝis kiel manipuli ĝin. Mi pruvis puŝi butonojn laŭ mia supozo kaj momente aperis japana lingvo, kiu montris al mi klarigon, kiel manipuli. Viciĝantoj post mi petis min manipuli anstataŭ ili. Do, mi denove puŝis butonon, sed ve! Jen aperis ial angla lingvo. Do, mi denove, kaj aperis franca. Mi provis puŝadi ĝis japana lingvo aperos. Rigardu, kara! Sur la ekrano aperis ESPERANTO! Mia dio! Mi helpis al la sekvantaj laŭ la klarigo en Esperanto. Ili tre dankis kaj demandis, en kiu lingvo mi manipulas. Mi respondis al ili: „En internacia lingvo, kiu estas vere egala por ĉiuj kaj estas lingvo por 21-a jarcento.“
Ili diris: „He! Ĉu tia lingvo ekzistas?“
„Jes, delonge, pli ol cent jaroj. Kvankam japanoj dronas en tiel nomata monda lingvo angla, ĉinoj jam alprenas veran internacian lingvon por estonteco pli frue ol japanoj. Se vi revenos hejmen, vi parolu al viaj infanoj aŭ nepoj pri Esperanto.“

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>