gvidos vin dum 4 kilometroj tra la urbo al 12 informkolonetoj al historiaj punktoj. Aliajn kolonetojn oni povas trovi ĉe ruinoj „Michalovická putna“, flughaveno kaj kliniko de D-ro.Pírek.
Muzeo „ŠKODA-AUTO“
La muzeo estis fondita en la jaro 1995 okaze de la centjara jubileo de la ekesto de la aǔtomobilfabriko fare de Václav Laurin kaj Václav Klement en la sama loko. Vi trovos tie motorciklon el la jaro 1899 kaj faman „Voituretto-n“ el ja jaro 1905. La muzeo enhavas krom ekspozicioj 3 salonegoj por aranĝi prestiĝajn kulturajn okazaĵojn.
Parko „VÝSTAVIŠTĚ“
Krom agrabla parko estas ĉi tie gravaj konstruaĵoj. La plej bela estas secesia urba teatro el jaroj 1906-1909. Plu estas tie du konstruaĵoj de gimnazio, gimnastika palaco kun naĝejo kaj
statuo de Komenio sur alta piedestalo.
INDUSTRIA LERNEJO
Vere prestiĝa, riĉe ekipita lernejo estis konstruita en jaroj 1923-1927 de Jiří Kroha, arkitekto, kiu plej multe influis aspekton de la urbo Mladá Boleslav. Aliaj liaj interesaj konstruaĵoj estas en la strato „Havlíčkova“ kaj en proksimeco.
PLACO DE ĈEĤAJ FRATOJ
memorigas pri la plej solena tempo de la urbo – pri Unuiĝo Frateca. La Frateca Kolegio estis inaǔgurita en la jaro 1554. Konstruis ĝin itala arkitekto Matteo Borgorelli. Post ribelo kontraǔ estis fratoj forpelitaj kaj en la jaro 1624 estis Kolegio donita al katolika eklezio. Nun ĝi servas kiel galerio kaj salonego por koncertoj. Ni rememoru ankoraǔ elstaran personon – Mikuláš Klaudius, kuracisto, verkisto kaj presisto.
KARMEL
estas altaĵo kaj la nomo devenas laǔ biblia monto Karmel en Palestino. En la jaro 1345 estis fondita ĉi tie klostro kaj fine de 15-a jarcento la loko estiĝis centro de Unuiĝo Frateca kun lernejo kaj presejo. Samtempa aspekto estas kuniĝo de historiaj konstruaĵoj kun modernaj objektoj de altlernejo de „ŠKODA-AUTO“. Iam estis ĉi tie puto de minerala akvo.
Placo „KOMENSKÉHO“
enhavas lernejojn, novan urbodomon kaj arĥidekanan gotikan preĝejon „La ĉieliro de Virgino Maria“. Statuoj en la preĝejo devenas el fama metiejo de familio Jelínek el apuda urbo Kosmonosy. Sur unu el lernejoj estas reliefo de Komenio kun vortoj: „Venu filo, kaj lernu esti saĝa“.
MALNOVURBA PLACO
Impona renesanca konstruaĵo el la jaro 1554-1559 estas verko de Matteo Borgorelli. Eksteraj sgrafitoj estas unikaj. Ene estas belaj salonoj kaj plafonoj. La turo proponas belvidon al malproksima ĉirkaǔaĵo. En la jaro 1939-1941 okazis alkonstruo flanke kaj malantaǔe de la urbodomo.
PALACO TEMPL kaj MALNOVA URBO
Al malfrue gotika palaco oni trairos per „Musa truo“. La palaco estas unika memoraĵo, konstruita en la jaro 1490. La koloneto ofertas la plej detalajn historiajn informojn. Nun servas la palaco kiel galerio, modernaj ekspoziciejoj kaj paradizo de ludoj el pasintaj jarcentoj.
BOLESLAVA BURGO
portas nomo de ĉeĥa duko Boleslav Juna. Ĝi staras sur altaĵo super kunfluejo du riveroj: Klenice kaj Jizera. Ĝi havas riĉan historion kaj ofte ŝanĝis sian aspekton. Longe ĝi servis kiel kazerno. Nun ĝi gastas muzeon de boleslava regiono kaj ŝtatan arkivon.
JUDA TOMBEJO
estas la plej vasta juda tombejo en nia respubliko. La plej malnova tomboŝtono devenas el la jaro 1604. Grava entombigita persono (1634) estas Jakub Baševi, financa subtenanto de Habsburgaj imperiestroj kaj generalo Albreĥt el Valdŝtejn. Li estis historie la unua judo proklamita nobelo. En du konstruaĵoj estas kadavrejo kaj ekspozicio de judaj ritoj.
VINTRA STADIONO kaj PARKO „ŠTĚPÁNKA“
La arbara parko estis aranĝita laǔ rivereto Klenice en la jaro 1881. La nomo ricevis okaze de fianĉfesto de krona princo Rudolfo Habsurga kun belga princino Stephania. La parko servas por diversaj sportoj kaj ripozo. La parko estas interesa ankaǔ el arkeologia vidpunkto kun trovaĵoj el bronza epoko.
PREĜEJO DE SANKTA HAVEL
En tombejo el la jaro 1539 fine de „Nova Urbo“ estis post dudek jaroj konstruita en malfrua gotika stilo preĝejo. Nur en la jaro 1735 oni alkontruiĝis barokan turon. La tombejo estis nuligita en la jaro 1957. La plej valoraj tomboŝtonoj renesancaj kaj barokaj estas lokitaj interne de la preĝejo. Pliaj ŝanĝoj en la jaro 2003 ŝanĝis lokon en centro de la urbo al insulo de trankvilo kaj konvena loko por romantika pensado.