EŬROPA IDENTECO MALLONGE

EŬROPA IDENTECO MALLONGE

Zlatko Tiŝljar, Slovenio
Sekretario de Eǔropa Esperanto-Unio.

1. Homo estas socia estaĵo (socio estas minimume 2 personoj, se ili evoluigas reciprokan konfidon kaj komunan kredon)

2. Homo kontentigas sian sociemon en multaj socioj samtempe (grupoj), kiel familioj, amikaj rondoj, societoj, lokaj komunumoj, vilaĝo aŭ urbo, regiono, popolo, religio ktp.
Ĉiu el la grupoj evoluigas socian (grupan) identecon (komunajn celojn, elementojn de samtipa konduto, komunajn ceremoniojn, folkloraĵojn kaj kulturon, elektas sian gvidantaron…)

3. Unuopulo en sia vivo aliĝas al novaj kaj forlasas malnovajn grupojn (familion, en kiu oni naskiĝis, oni forlasas kaj fondas la propran aŭ plurajn proprajn, el unu urbo oni translokiĝas al alia kaj oni ŝanĝas sian lokan apartenon, aŭ eĉ la religion aŭ patrujon – foje pro transloĝiĝo, foje pro tio, ke oni forprenas ĝin de ni (ekzemple post militoj…)

4. Identecojn de forlasitaj grupoj oni ne perdas (post fondo de la propra familio oni ne ĉesas esti membro en sia naskiĝfamilio, post forlaso de la patrujo kaj iompostioma akcepto de la nova oni ne forgesas la malnovan…) kvankam la grado de la aparteno iome malfortiĝas.

5. El tio sekvas, ke estas normale al la jam ekzistantaj identecoj aldoni novajn, kia ekzemple estas la eŭropa identeco. Kun la alpreno de nova identeco oni ne forviŝas la malnovajn (ekz. popolan, regionan, religian ktp)

6. La ĉefa signo de identeco estas lingvo (se ni akceptas, ke ĉiu varianto de lingvo aŭ dialekto estas aparta lingva sistemo). Ekz. publikloke ni parolas la lernitan nacian lingvon, en nia vilaĝo ni parolas regionan aŭ lokan dialekton, en strata bando ni parolas bandan slangon, en familio ni parolas familian varianton de la loka dialekto, kun etaj infanoj ni parolas varianton de infana lingvo, kun handikapita infano ni parolas adaptitan lingvon, kiun ĝi kapablas kompreni ktp)

7. Lingvo havas du samgravajn bazajn funkciojn: la komunikan kaj la identecan. Kiam tiuj du funkcioj konfliktas inter si, pli gravas la identeca funkcio (ofte ni intence parolas nian minoritatan lingvon, kvankam ni scias, ke oni ne komprenas nin, ĉar tiam la celo ne estas komuniki sed montri nian apartenon)

8. Nova identeco nepre necesigas la ekziston de nova identeca lingvo, kiu estas diferenca de ĉiuj aliaj, ĉar ĝi devas esti neŭtrala. Tiu lingvo signas la novan apartenon (eŭropan). Tiun lingvon devas akcepti apartenantoj de la nova komunumo emocie (ne nur racie) kiel sian, ili devas havi emocian rilaton al ĝi. Kaj tio estas ebla nur, se por ĉiuj apartenantoj de la nova komunumo ĝi estas la sama, sed diferenca de ĉiuj aliaj komunumoj. Koncerne la eŭropan lingvon, la angla ne povas fariĝi identeca lingvo, kvankam ĝi jam servas kiel komunika lingvo kaj ĝi ne povas kontribui al la evoluigo de eŭropa identeco, ĉar la eŭropa identeclingvo devas esti neŭtrala rilate al ĉiuj membroj (la angloj kaj irlandanoj ne rajtas esti privilegiitaj) kaj ĝi devas nepre diferenciĝi de identeclingvo de USONO, ke eŭropanoj estu fieraj pri siaj valoroj, kaj ke sian fieron rilate la apartenon ili montru parolante sian kaj ne amerikan lingvon. Kompreneble, ke la identeca lingvo transprenos ankaŭ la rolon de la komunika.

9. Neŭtralan lingvon oni povas akiri je tri manieroj:

a) elektante nacian lingvon, kiu apartenas al neniu el la popoloj, kiuj aliĝas al la nova komunaĵo, ekz. la araban. Tian solvon oni elektis en ekskoloniaj landoj, kiel la angla en Bharato (Hindujo) aŭ Niĝerio, la franca en iuj afrikaj landoj ktp.


b) elektante iun el la mortaj lingvoj,
kiujn oni povas revivigi, sur kies bazo elkreskis historie eŭropa kulturo, kiaj estas la latina aŭ la malnovgreka. Tian solvon elektis israelanoj, kiam la mortan hebrean ili renovigis kaj »revivigis«.


c) Elektante iun el la novlatinidaj lingvoj, kiujn iniciatis lingvistoj aŭ iuj movadoj kiel Esperanto,
(kiu evoluigis dum sia pli ol 120-jara historio apartan kulturon kaj lingvan trezoron). Tian solvon oni elektis en Indonezio kaj en kelkaj aliaj polineziaj landoj (Bahasa indonesia estas lingvo, kiun baze de malaja lingvo ellaboris lingvistoj reguligante plane la gramatikon meze de 1950-aj jaroj kaj tiun lingvon nun uzas pli ol 200 milionoj da homoj).

Sovetunio kaj Jugoslavio ne konsciis pri la identeca rolo de lingvo, kaj ili klopodis evoluigi sovetan respektive jugoslavan identecon uzante la lingvon de la plej granda popolo, kiu ja servis kiel komunika lingvo, sed ne povis esti akceptita kiel lingvo de komuna identeco, ĉar ĝi ne estis neŭtrala. Tial ili ne sukcesis evoluigi komunan novan identecon. En kriza tempo tio estis sortoporta kaj esence influis al la disfalo de tiuj plurpopoloaj ŝtatoj.

Sen solvo de tiu problemo Eŭropa Unio disfalos okaze de la unua pli grandskala ekonomia aŭ politika

Asocio por Eŭropa Konscio Maribor
Besednjakova 1 tel. 02-4200669
E-mail: zlatko.tisljar @ siol.net
www.europo.eu/aek

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.