from: Francesco Maurelli <fran.mau@gmail.com>
Date: 2012/3/14
[bv. disvastigi. La alvoko koncernas loĝantojn en EU + Svislando,
Norvegio, Islando, Turkio k Kroatio. Loĝantoj en Italio ne rajtas
kandidatiĝi, lau la EU-reguloj]
Centro por Esperanto kaj Interkulturo – Serĉado de Instruistoj
Itala Esperanto-Federacio kaj la Komunumo Mazaradelvalo (Mazara del
Vallo, Sicilio) interkonsentis pri malfermo de Centro por Interkulturo
kaj Esperanto (CEI) en la ĉeplaĝa sicilia urbo.
CEI aktivas ekde januaro 2012 kaj daŭre antaŭenigas multspecan kaj
plurnivelan agadon.
Fakte, la Centro por Esperanto kaj Interkulturo aranĝas kursojn kaj
seminariojn pri interkulturo kaj pri Esperanto; kunvenojn pri
Esperanto en la lernejoj de Mazara kaj ĉirkaŭaĵoj, kunlabore kun
lernejestroj; internacinivelajn kunvenojn kaj renkontiĝojn en
Esperanto.
Pli ĝenerale, la celo de CEI estas antaŭenpuŝi Mazara-n kiel kulturan
nabon de Esperanto en la tuta Mediteranea Regiono.
Por ke la Centro daŭrigu sian altvaloran agadon, ni serĉas
instruistojn kaj aktivulojn, por instrui kaj al junuloj kaj al
plenkreskuloj per rekta metodo, por vigligi la Centron kaj la tutan
urbon per agadoj kaj iniciatoj.
Ekzistas du subvencieblecoj por kandidatiĝi, surbaze de Eŭropa projekto:
1) Se vi ŝatus volontuli ekde 1 tagon ĝis 90 tagojn, por vi eblas
kandidatiĝi kadre de la Eŭropa Programo LLP Grundtvig Vizitoj kaj
Interŝanĝoj. La limdato por kandidatiĝi, la repagoj kaj la salajraj
kondiĉoj varias laŭlande kaj dependas de via nacia agentejo.
2) Se vi ŝatus volontuli ekde 13 semajnojn ĝis 45 semajnojn, por vi
eblas kandidatiĝi kadre de la Eŭropa Programo LLP Grundtvig
Asistantado. Por tiu ĉi programo estas ununura Eŭropa limdato, nome la
30a de marto 2012, por aktivecoj okazontaj dum la periodo ekde la 1a
de aŭgusto 2012 ĝis la 31a de julio 2013.
Kompreneble, bv. elekti la subvencieblecon kiun vi taksas plej taŭga
por vi; tamen preferindus, laŭ nia vidpunkto, longdaŭraj privolontulaj
proponoj, tiel ke oni povos strukturi efikan daŭran laborplanon kaj
pli bone enradikigi la Centron en la insulo.
La interesitoj bv. kontakti la retadreson volontulado@kosmo.eu.com por
peti pli da informoj kaj kandidatiĝinstrukcioj, tiel ke ni povos helpi
ilin plenumi iliajn kandidatiĝpetojn.
Depende de la estontaj cirkonstancoj, ni esperas ke estos eĉ ebleco
por pli longa kunlaboro.
Itala E-Federacio
Kosmo Strategio Ltd.