La krepusko falas sur la Mediteraneon la lastan tagon de la esperantoaranĝo MES. Mi sidas en nia ĉambro kun belega rigardo super la maro, super la vilaĝeto Les Issambres kun helflavaj domoj kaj la francaj belaj tegolaj tegmentoj. Diversaj specoj de pinarboj, ”ombrelaj pinarboj”, cipresoj, olivarboj, eĉ palmoj verdas inter la domoj. Ĉiun matenon dum tuta semajno estis mirakla sunleviĝo kun klara turkos- kaj rozkolora ĉielo, sur kiun ruĝa suno naskiĝas el la maro. Inter la verdaĵo flavas plenfloraj mimoza-arboj. Tuttage la suno varmigis nin kvazaǔ estus someraj tagoj. Okazis ŝipa ekskurso al la insulo Saint Tropez, kie unuflanke situas malnova vilaĝo kun malnovstilaj domoj sub deklivo, sur kiu gardas granda citadelo de la 17-a jarcento. Je la alia flanko de la insulo pluraj miliarduloj de la mondo konstruis al si grandajn, sed ne tre belajn somer-restadejojn. Post promenado en la vilaĝo kaj en la citadela parko flarante migdalarbajn florojn kaj mimozaflorojn ni boate revojaĝis sur ŝaǔmaj ondoj laǔ sun-ora vojo.
Alian tagon ni ekskursis al vilaĝo Brune-roche en la montoj, kiuj ĉirkaǔas nian hotelon. Ni vojaĝis inter vitejoj kaj kampoj, vizitis olivoleo-fabrikon kaj lernis kiom da laboro necesas por fari unu litron da olivoleo de ok kilogramoj da olivoj. Unu el la preĝejoj de la vilaĝo oni konvertis en ŝokoladmuzeon kun malnovaj Suchard kaj alimarkaj skatoloj kun malnovaj bildoj kaj dekoraĵoj. Interesaj memoroj por tiuj, kiuj frandis tiun ŝokoladon en sia infanaĝo. Apude estis ŝokoladfabriko kun gustumado de bongusta malhela ŝokolado. Laǔ belaj vojoj ni malsuprenvojaĝis al nia hotelo apud la maro. Ĉiun tagon ni promenis laǔlonge de la strando sur sablo kaj rokoj. Iun posttagmezon Simone kaj mi promenis, parolis kaj eĉ dormis sur la strando.
Trifoje tage ni ĝuis plej varian, plej bongustan francan manĝaĵon ; diversspecajn fiŝojn, fruits de mer, viandon, multspecajn legomojn. Kune kun ĉiu manĝaĵo, krom la matenmanĝo apartenis du specojn da vino. La ĉeno al kiu apartenis la hotelo nomiĝis Vacanciel, kaj por tiu, kiu ĵus forvojaĝis de glitaj stratoj kaj vojoj estis vera ĉielo. Ekster la grandaj fenestroj de la manĝejo kreskas grandegaj pinarboj tiel proksime, ke ni facile povis imagi, ke ni sidis sur la branĉoj de la arbo dum ni manĝis.
Okazis kursoj dum la antaǔtagmezoj kaj unu posttagmeza leciono ĉiun tagon. La intenco de la kurso ja estis evolui kaj lerni pli pri kaj en esperanto. Vespere oni prezentis diversajn filmojn i.a. profesie belegan filmon pri Sumatra kaj informoplenajn filmojn pri diversaj esperantoaranĝoj. Peter Zilvar, Zofia Korody, Perla Mielo kaj Daniel Moirand instruis la tri grupojn de « gelernantoj » el 11 landoj. La plej fora el Kubo, la plej multaj el Francio.
Entute ni estis 90 partoprenantoj.
Christine Graissaguel, unu el la administrantoj multon faris por glatigi al ni etajn problemojn.
Monique Prezioso, la ĉeforganisanto devis pasigi la tutan semajnon en hospitalo pro grava malsano. Mi ĝojas havi okazon saluti ŝin la lastan tagon. Ŝia edzo Laurent-Pierre prizorgis per medikamento nin ĉiuj, kiuj estis atakitaj de vomado kaj gripo.
Dankon al vi ĉiuj por agrabla, neforgesebla esperanto-semajno.
Post la agrabla semajno en Les Issambres la nordlandanoj, Saliko kaj mi vojaĝis al Nice. Montriĝis ke tie ni sukcesis trovi hotelon ĉe Rue Rivoli tre proksime al Promenade des Anglais, kiun mi deziris vidi. Montriĝis ankaǔ, ke la fino de la Karnavalo okazis dum nia restado. Ni travivis la plej belan piroteknikaĵon kaj staris tiel proksime, ke la « steloj » multkoloraj preskaǔ pluvis super ni. Minuton post minuto venis pli kaj pli miraklaj elpafoj da bunta pluvo kaj ni opiniis, ke la lastaj fortoj estis elĵetitaj, sed venis novaj kaj novaj, pli kaj pli belaj multkoloraj stelpluvadoj.
Laǔ Promenade des Anglais, kiu sekvas la golfon de Anĝeloj ĉiuj domoj estas belaj arkitektaj laboraĵoj de Belle-Epoque (jarŝanĝo 1800-1900). La grandiosa hotelo « Le Negresco » kun nomo de la rumano Henri Negresco estis konstruita 1912. Ĝi estas hotelo, 121 ĉambroj, 24 svitoj kaj arta muzeo samtempe. La prezoj de ĉambro en tiu hotelo estas alte super nia kapablo pagi. Nia hotelo estis privata vilao, kiu estis konstruita 1894. Tre ĉarma ĝardeneto por matenmanĝo en pli someraj monatoj, malnovspeca manĝejo, kie oni povis imagi la familion festi. La dormoĉambro estas eta kaj hejmeca.
Laǔ la tuta Promenado situas hoteloj, kasino, Operejo ktp, ĉiuj en la stilo de La Bela Epoko aǔ Jugend. Ni promenis laǔ la maro ĝis La Malnova Urbo, kie ni ĉirkaǔiris en la malnovaj stratetoj inter altaj domoj. Ekster la fenestroj pendis lavita tolaĵo kiel sur fotoj de sudeǔropaj urboj. Ni eniris du-tri el la barokaj preĝejoj, plenplenaj da artaĵoj, tro plenigitaj laǔ mia gusto, sed tio ja estas la baroka stilo. Oni devas pli studi kaj koni la diversajn artaĵojn por plene kompreni. La muziko, kiu sonas en la preĝejo kreis agrablan restasdon ripozan. Ni trovis etan hindan restoracion, kie ni ĝuis ŝafidaĵon kuiritan hindamaniere. Facile oni povas transportiĝi al Hindio (Barato). Posttagmeze ni promenis sur la Kastela Monto, ĝuis la arbojn, la belan rigardon super la urbo kaj super La Golfo de Anĝeloj. De sur la pinto de la monto falis granda akvofalo.
Ni intencis vidi la muzeojn de Marc Chagall kaj Henri Matisse, sed ni rimarkis, ke nek la tempo, nek niaj fortoj sufiĉis por ĉio.
Unuan tagon ni matenmanĝis en la ĉarma manĝejo de Villa Rivoli, la duan en tipe franca eta kafejo/trinkejo, kie ni ricevis tute novbakitan baguette !
Ekster la hotelo ni trovis buson, kiu konduku nin rekte al la flughaveno. Post trihora flugado ni alteriĝis en Arlanda/Stockholm. La tago finiĝis apud mia hejmo en nove malfermita balkana restoracio kun ŝafidaĵo laǔ balkana kuirarto.
Dankon al Saliko por bona, eventoplena vojaĝo kun multe da ekzercado en esperanto, kiu ja estas NIA komuna lingvo.
2012-03-12
Kerstin Rohdin
- la staĝon partoprenis ankaŭ J.Drahotová, M.Ascherová kaj Liba Gabalda