erfurto@web.de
EO-Radioelsendo el Erfurt (Germanio)
Karaj gesamideanoj,
mi invitas vin elkore sekvi nian duan RADIOELSENDON EN ESPERANTO sur la ondoj de
la radiostacio Radio FREI en Erfurto (Germanio). Ni disaudigos chiun unuan
dimanchon po monato je la horo 9-a vespere (lau centreuropa tempo).
La sekvonta elsendo estos en la 5-a de februaro inter la horoj 21-22.
Jen la programo:
* Lokaj novajhoj el la erfurta regiono (kun mallonga resumo en la germana).
* Leterkesto de la geauskultantoj: en esperanto kaj en la germana (depende de la
adresinto). Tie oni ne nur respondas al la leteroj, sed ankau pridiskutos la
rolon de Esperanto kaj klarigos pri tiu temo.
* Rubriko „Erfordiensia“ (ekz. pri vidindajhoj, historiaj aferoj, personoj
interesaj; elstaraj eventoj)
* Lingvokurso por komencantoj
Nia programo rekte auskulteblas tutmonde per interreto sub
<www.radio-frei.de/player/flash/flplayer.html>.
Pliaj informoj pri la radiostacio disponeblas che:
<eo.wikipedia.org/wiki/Radio_F.R.E.I.>
Bv. adresi viajn leterojn al la EO-redakcio: Esperanto@radio-frei.de
Afable,
Bernhard Schwaiger
(Respondanto de la EO-elsendo)