La 28-a INTERNACIA FESTIVALO EN XANTEN
27.12.2011 – 3.1.2012
Kadra temo: BENELUKSO
La jarfina Internacia Festivalo prezentas altkvalitan programon kaj riĉan originan Esperanto-kulturon el pluraj landoj de la mondo. Dumtage ni ĝuas diversajn seriozajn prelegojn, seminariojn kaj aliajn interesajn aktivaĵojn. La vesperaj programeroj estas kutime distraj.
Ĉi-foje oni elektis Xanten por realigo de la 28-a IF. Ĝi situas apud la nederlanda limo kaj ne tre malproksime de Belgio kaj Luksemburgio. La kadra temo estis “Benelukso”. Kun la urbo kaj la apuda arkeologia parko ni povis konatiĝi dum duontagaj ekskursoj.
Al la aranĝo aliĝis 121 geesperantistoj el 17 landoj. La plej foraj venis el Japanio, Brazilo, Israelo, Rusio. Partoprenis ĝin ankaŭ la germana ambasadoro en Rusio Ulrich Brandenburg kun sia edzino. La aranĝo komenciĝis per interkona vespero kun multaj amuzaj programeroj. La unuan tagon estis pritraktita la kadra temo. Matene okazis forumo, kiel enkonduko al pluraj prelegoj tuŝantaj tiun ĉi temon. Ĝin lerte gvidis Claude Nourmont kaj Kristin Tytgat. En la semajno eblis elekti el multaj aliaj prelegoj pri variaj temoj. Allogis ĉefe tiuj pri diversaj vojaĝoj. Amri Wandel el Israelo prezentis al ni afrikan kontinenton. En Tanzanio li surgrimpis monton Kilimanĝaro. En Namibio ravis lin la Himba-tribo. Li entuziasme rakontis pri siaj aventuroj dum ni spektis nekutimajn pejzaĝojn. La franco Rémy Bouchet donis informojn kaj promenigis nin pere de belaj bildoj tra Laoso. Ugo kaj Annarosa el Italio partoprenis la unuan kongreson de Armena E-Asocio. Ili raportis pri la evento kaj parolis pri siaj spertoj en tiu ĉi reva lando. Tatjana Loskutova estis instrucele en Indonezio – la lando de ĉiama somero. Ŝi instruis Esperanton en kvin lokoj de la insuloj Javo kaj Sumatro kaj ŝi ankaŭ vizitis insulon Bali. Japana paro, gesinjoroj Huĝimoto, raportis pere de filmoj pri la tertremo kaj la cunamo, kiuj trafis ilian landon printempe, kaj ties konsekvencoj.
Okazis du E-kursoj, tenis-turniro, kutima ĉina gimnastiko kaj la dancvespero. Grandan sukceson havis atelieroj pri produktado de belaj ornamaĵoj el bidoj por la silvestra vespero kaj prilaborado de steatito (sapŝtono). Esperanto-retojn kaj fabelan mondon alproksimigis al ni Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko el Rusio. Ni admiris ilian ekspozicion de fantaziaj kreaĵoj. Pri la tradicia sporta evento en Nijmegen informis Rob Keetlaer. La historion de enciklopedioj kaj la fonon de Vikipedio klarigis Ziko van Dijk. Pri la moskva eldonejo Impeto parolis Dima, Anna kaj Mikaelo, pri la armena skribaro Susanna Baghdasaryan, pri korea ginsengo, alta sango-premo kaj kolesterolo informis Harald Schicke. Kun Kees Ruig oni povis mediti kaj mantrumi. Aŭtoraj horoj okazis kun Mikaelo Bronŝtejn kaj Anneke Schoute-Buys. Dum vesperaj programeroj ni ĝuis rusan, nederlandan, israelan kaj internacian vesperojn. Ĉiu havis sian ĉarmon kaj alportis ion novan al la partoprenantoj. La plej elstara spektaklo estis la brila prezentado de la teatraĵo “Ludoviko” de Georgo Handzlik. Lia alia sukcesplena vespero estis gitarkoncerto. Post la fino de ĉiuj vesperaj prezentaĵoj ni translokiĝis al la “Knajpo”, kie ni ĝuis bonan etoson ĝis malfruaj noktohoroj.
Jam tradicie, okazis la 5-a IVU (Internacia Vintra Universitato) en kiu multaj partoprenantoj ekzameniĝis kaj ricevis diplomojn. La astrofizikisto Amri Wandel ĉiam surprizas kaj donas novaĵojn el la scienca esplorado de la kosmo. Lia plej interesa prelego prezentita dum IVU temis pri: “Novaj planedoj kaj sunsistemoj”.
La tuttaga ekskurso celis nederlandan urbon Nijmegen, kie ni promenis sub la gvido de “kapitano” Kees Ruig kaj loka esperantisto. Poste ni ŝipkrozadis sur rivero Wall manĝante bongustajn patkukojn.
Post la tradicia silvestra bankedo, la balo estis inaŭgurita per polonezo. Sekvis plurfoja festado de la Nova Jaro laŭ diversaj horzonoj. La Novjara promeno laŭ la lago refreŝigis la partoprenantojn.
La festivalo estis bone organizita de nia kara HDP (Hans-Dieter Platz) kaj ni jam ĝojatendas la venontan ĉi-jarfine en Dortmund por komune ĝui neforgeseblan semajnon en amika internacia rondo.
Liba Gabalda