Nova franca leĝo malfermas ŝancon por Eo

Nova franca leĝo malfermas ŝancon por Eo kaj niaj KER-ekzamenoj

Kategorio: Movado; Dato: 2010-10-06 08:30:10

Pro informiĝo de franca studento pri la ebloj ekzameniĝi pri Esperanto je B2-nivelo ni komencis enketadi pri la kialo kaj trovis ke ekde la 1a de junio 2010 ekfunkciis nova leĝo en Francio, laŭ kiu estonta instruisto por ricevi postenon devas sukcesis ne nur en la dungo-konkurson, sed devas havi ankaŭ diplomojn pri la lingvaj konoj kaj informatiko. La nivelon oni difinis laŭ la referenckadro, ĝi estas B2 kaj la diplomo akireblas pri ajna lingvo, kaj povas esti eldonita en Francio kaj en aliaj eŭropuniaj landoj. Tio signifas por ni ke Esperanto povos havi grandan rolon en Francio. En Hungario pro la samaj kialoj jare 5000 personoj elektas ekzameniĝi pri Eo.

Se francoj sukcesos bone organizi la informadon pri Esperanto, lanĉi altnivelajn kursojn en la urboj kun universitatoj kaj poste se ni poste flekse sukcesos organizi por ili KER-ekzamenojn, Esperanto subite ekhavos grandegan reputacion en Francio.

Grandiĝos la rolo de Esperanto-instruado, necesos pli da bonaj instruistoj, materialoj, kursoj. La retejo www.edukado.net kaj ĝia baldaŭ < a href="http://edukado.net/novajhoj?id=36">RITE-trejnado povos multe helpi en tiuj bezonoj.

Bonvolu kontakti junulojn, instigi ilin al lernado kaj ekzameniĝo.

Tempe kaj geografie la plej proksimaj ebloj estas
- 30 decembro 2010 – en Saarbrucken dum la Novjara Renkontiĝo
- 26 aprilo 2011 – en Sete dum la Interasocia Renkontiĝo
- Fine de aŭgusto 2011 – en Torino dum la 78a Itala Kongreso

Ni tre fieras ke ni havas la KER-sistemon kaj tiel povos helpi en tio, ke en Francio Esperanto ekhavu grandan prestiĝon kaj popularecon.

Se vi havas opinion pri la temo kaj volas dividi ĝin kun ni, bv. viiti la koncernan parton de la FORUMO.

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>