Olŝtinaj tagoj de Esperanto

Aligxilo_-_OTE_2012

Aliĝkotizo ne estos repagebla

Kontribuantoj al la programo pagas laŭ interkonsento kun organizantoj.

Kondiĉoj:
Tranoktado: en la studenta domo nr 119, Olsztyn – Kortowo, str. Dybowskiego 9, proksime de preĝejo kaj konstruaĵo de Humanista Fakultato.
Ĉambroj: unu-, du- kaj tripersonaj.
Aktualaj prezoj por unu nokto persone:
•    En unupersona ĉambro – 45 zlotoj (10 eŭroj);
•    En dupersona ĉambro – 40 zlotoj (9 eŭroj);
•    En tripersona ĉambro – 35 zlotoj (8 eŭroj).
Prezoj povas ŝanĝiĝi. Limdato por pago – la 30-an de junio 2012 j.

Manĝado: proprazorge. En la studenta urbeto funkcias restoracioj, manĝejoj, vendejoj.
Krom tio oni povos prepari manĝaĵon mem en la studenta domo.

Ekskurso: al iama koncentrejo Treblinka, kie pereis Lidia Zamenhof – estos pagata aparte – surloke, tuj post alveno al aranĝo.

De la stacidomo al bushaltejo ĉe la studenta domo veturas buso nr-o 3.

La programo enhavos interalie:
•    Simpozion: “Kultura kaj mondkoncepta diverseco de esperanta ideo”
lige kun 125-a jubileo de Esperanto kaj 70-a datreveno de pereigo de Lidia Zamenhof:
1.    “Mondunuigaj instruoj de la Bahaa kredo” – prelego de Anneke Schouten -Buijs el Nederlando;
2.    Filmo de redaktoro Roman Dobrzyński – “Bahaa kredo”;
3.    “Lidia Zamenhof – esperantistino kaj bahaanino” – prelego de Andrzej Gielert;
4.    “Historio de olŝtinaj judoj kun aparta prezento de biografio de fama arkitekto Erich Mendelsohn okaze de lia 125-a naskiĝdatreveno” – prelego de  Andrzej Gielert;
5.    “Religioj en Varmio kaj Mazurio” – prelego de Elżbieta Leonowicz – Frenszkowska.
•    Autoran vesperon de Tomasz Chmielik kaj Lidia Ligęza – tradukistoj kaj autoroj de esperanta literaturo.
•    Renkontiĝon kun redaktoro Roman Dobrzyński – autoro de fimoj pri Bahaa kredo kaj movado Oomoto.
•    Monodramon pri Ludwik Zamenhof (en la pola lingvo) prezentitan de Helena Biskup.
•    Ekskurson al Treblinka, kie pereis Lidia Zamenhof.
•    Promenadon tra olŝtina malnova urboparto – preĝejoj, muzeo, kapelo ĉe iama juda tombejo.
•    Spektaklon en olŝtina planetario.
•    Viziton en apudolŝtina arbarĝardeno, kie kreskas arbo: Lariko – Ludoviko, plantita tie okaze de 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof;
•    Esperantan konkurson.

Detalaj informoj pri aktuala programo kaj eventualaj ŝanĝoj de kostoj estos prezentitaj en Interreta paĝo de Varmia – Mazuria Societo de Esperantistoj: www.esperantowolsztynie.pl.tl kaj en la paĝo de Warmińsko-Mazurskie Stowarzyszenie Esperantystów en retejo Fejsbuko.

Ĉiujn informojn Vi povas ricevi de:
Elżbieta Frenszkowska: tel. +48604252950; efrenszkowska@wp.pl
Andrzej Gielert: tel. +48601691198; angiel@ols.vectranet.pl

Aliĝilon sendu rete al: efrenszkowska@wp.pl
aŭ perpoŝte al: Elżbieta Frenszkowska, 10-684 Olsztyn, ul. Orłowicza 35 m. 5

Por tranoktado kaj aliĝkotizo pagu al:
Warmińsko-Mazurskie Stowarzyszenie Esperantystów w Olsztynie,
Bankokonto:  BOŚ  28 1540 1072 2107 5052 1731 0001

Příspěvek byl publikován v rubrice Akce / Aranĝo. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.