EEU PLU AKTIVAS EN LA PROJEKTO POLIGLOTTI4.EU

Kadre de la projekto poliglotti4.eu de la Europa platformo por promocii multlingvismon en kiu membras ankau EEU, en Madrido okazis renkontiĝo de civilsociaj organizoj kun interesgrupoj de EU. Dum la renkontiĝo estis prezentitaj rezultoj de la unua jaro de la projekto kiu celas promocii multlingvismon en EU kaj konstrui retejon kiu informos pri bonaj praktikoj kaj lingvoprojektoj. La renkontiĝon partoprenis pluraj reprezentantoj de Eŭropa Komisiono inter kiuj Belén Bernaldo de Quiros, la chefo de la multlingvisma unuo de Eŭropa Komisiono.

La Prezidanto de EEU, Seán Ó Riain prezentis la programon „Springboard to Languages“ hispane kaj angle al la ĉeestantaro en la madrida reprezentejo de la Eŭropa Komisiono la 1-an de decembro 2011. La Komisiono volas ke la Platformo daŭrigu sian laboron. Montriĝis multa intereso al la propono por uzo de Esperanto-kursoj por sproni plibonigon de la lingvolernado ĝenerale en la EU-landaro, kaj neniu kontraŭis la proponon.

Maja Tišljar

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>