El la leteroj de Zamenhof

 

   

                Al Schleyer, 27. XI. 1887.

Estimata kaj estiminda sinjoro!
Mi sendas al Vi la frukton de mia longa laborado; ĝiestu signo de mia profunda estimo por la nobla idealisto, kiu laboris por la homaro ne timante la ridegon de l’amaso.
Mi mem plej bone komprenas kiom Vi devis suferi, ćar mi mem trairis similan vojon: kiam mia laboro jam estis preta, mi kvar jarojn devis atendi kaj esti celo de senćesa ridado, – ĝis mi ricevis la eblon eldoni mian verkon. Kiam mi antaǔ 5 jaroj aǔdis pri la Volapük, mi ne forĵetis mian laboron, ćar la konstruo de Volapük ŝajnis al mi ne tute praktika; mi diris al mi ke lingvo tutamonda
devas esti antaǔ ćio komprenebla, kaj la tuta granda materialo, kiu jam per si mem fariĝis internacia, devas resti ne utila. En lingvo, kiu devas fariĝi tutamonda, oni povas krei nur la malgrandan parton, kiu estas malsimila en malsimilaj lingvoj; ćio cetera devas resti ne tuŝita. Ćar nenia persono estas tiel leĝdonanta por krei lingvon por tuta mondo laǔ sia volo, kaj tuta vivo de homo ne estas sufića por nove krei la tutan senfinan multon da vortoj de lingvo, kun ćiuj nomoj de l’ landoj kaj urboj, kun ćiuj
senombraj nomoj teĥnikaj ktp.
Mi estimas Vian noblan deziron porti utilon al la homaro; kun plena estimo por la aǔtoro de Volapük, mi laboras ne kontraǔ la Volapük, sed por la ideo. Sankta estas por mi la ideo de lingvo tutamonda, kaj en kiu ajn formo de l’ homaro ĝin havos, mi estos kontenta kaj felića. Se oni montros al mi ke mia laboro estas malutila al la ideo, mi mem detruos mian laboron, kvankam mi oferis al ĝi la plej bonan parton de mia vivo; se la juĝo de l’ mondo estos ne decida, la “Lingvo internacia“ restos
kune kun la “Volapük“, kiel du amikoj, kiuj havas unu celon en la vivo. Aǔ unu de la lingvoj mortos per si mem, aǔ la homaro havos du lingvojn, kaj eć tio estos por la mondo multe pli bone, ol resti tute sen lingvo tutamonda.
Pardonu ke mi skribas al Vi en mia lingvo; mi faras ĝin ne pro malĝentilo, sed por doni al Via provon de mia lingvo.

Kun la plej granda estimo

Esperanto.

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>