Metala vojo

estis realigita en la jaro 2012 por civitanoj kaj vizitantoj de la urbo. Ĝi enhavas 14 panelojn – metalajn kolonojn kun figuretoj simbolantaj informojn pri la loko. Sur la kolonoj estas paroligo en lingvoj ĉeĥa, germana kaj angla. Post turno per anso oni povas elekti paroladon pri kelkaj temoj historiaj, pri vidindaĵoj aǔ interesaĵoj. La unua haltpunkto staras proksime de trajna kaj aǔtobusa stacidomo antaǔ „Aǔto-Muzeo“. Oni povas sekvi promenon laǔ la „Metala vojo“ tra la urbo Nova, Malnova, tra Karmel, Havel-parko, industria kaj alta lernejo, Templ, Burgo ĝis Juda tombejo.
Do, urbo Mladá Boleslav ne estas nur la „urbo de aǔtomobiloj“ kaj aǔtomobila muzeo.
Por esperantistoj estas traduko de tekstoj disponebla interrete kaj lokaj klubanoj vin volonte akompanos.

Esperantský kroužek Dr.Hradila, Mladá Boleslav

Příspěvek byl publikován v rubrice Metalo vojo por vizitantoj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.