Sukceso de Vlaďka Chvátalová

Kun la ĉeesto de la urbestraro kaj la ĉefaj amaskomunikiloj (NHK, Yomiuri, Asahi, Nihon Keizai, ktp.) la 1-an de oktobro 2011 estis inaŭgurita la ‘Monda Pupekspozicio per Esperanto’ en Izucu Yaŝiki –sidejo de la Nova Turisma Asocio en la urbo Higashikagawa-.

En mia inaŭgura parolando kiel prezidanto de la Asocio, mi esprimis, ke ĉi tiu ekspozicio klare montris la gravecon de kulturaj interŝanĝoj, kion 25 artikoloj en la gazetaro de 11 landoj el 4 kontinentoj prave montris. La ambasadorino de Pollando, S-ino Jadwiga Maria RODOWICZ-CZECHOWSKA, asertis, ke la ekspozicio ‘certe estos sukcesa kaj kontribuos al la daŭra interpopola interkompreniĝo’. La Ambasadoro de Argentino en Japanio, S-ro Raúl DEJEAN, sendis gratulmesaĝon okaze de la malfermo de la evento.

630 pupoj el 22 diversaj landoj el Japanio, Afriko, Orienta Eŭropo kaj Sudameriko estis montrataj dum 10 tagoj en laŭlandaj standoj. La vizitantoj trovis informojn pri la landoj kaj ilia rilato kun Japanio en la aldonaj paneloj bele ornamitaj per fotoj pri turismaj atrakciaĵoj, mapoj kaj la bildoj pri la pupsendintoj. La pupoj estis el porcelano, ligno, ŝtofo, ktp. kaj portis tradiciajn vestojn.

Unu el la plej valoraj kontribuoj estis faritaj de Vlad’ka Chvatálová, ĉeĥa Esperantisto laboranta kiel EU-interpretisto kaj gvidanto de la orfejo ‘Nabouba’ en Benino. Ŝi kolektis 52 interesajn pupojn el Benino, Ganao kaj Togolando kaj grandpakaĵe ilin portis al Belgio kaj de tie sendis al Japanio.

Ekstere la gastoj estis bonvenigataj de 22 flagoj kaj interne apud kartona terglobo troviĝis Esperanto-flago por montri, ke la kolekto estis farita dank’al Esperanto-parolantoj.

Dum la ekspozicia periodo okazis tri atelieroj pri marionetfarado, ombroludado kaj en la restoracio estis servataj argentinaj vegetaraj pladoj.

Proksimume 10 000 homoj vizitis la eventon. Laŭ la enketo plenigita je la fino, la beleco de la kostumoj kaj la ĉarmaj pupvizaĝoj pleje altiris la atenton kaj vizitantoj esperas en la baldaŭa estonteco vidi aziajn pupojn. Ni celas tiel vastigi la eventon, ke ni altiru 100 000 homoj al la aranĝo.

Informis: Etsuo Miyoshi, prezidanto de la Nova Turisma Asocio

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.