Hristo Gorov – Hrima

BULGARIO: Bulgara Esperanto-Asocio anoncas internacian Esperanta literaturan konkurson „Hristo Gorov – Hrima“, en kiu povas partopreni verkistoj, poetoj kaj ĵurnalistoj el ĉiuj landoj. La konkurso havos la branĉojn poezio, prozo kaj artikolo.
Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per du poemoj, originale verkitaj en Esperanto.
La noveloj ampleksu ĝis 4 paĝojn, aŭtoro rajtas partopreni per unu novelo, originale verkita en Esperanto.

La poemoj, noveloj kaj la artikoloj devas esti komputile kompostitaj. La konkurso ne havas apartan temon. La artikoloj estu dediĉitaj al signifa Esperanta aranĝo. La gajnintoj ricevos premiojn.
La kontribuojn bv. sendi ĝis la 1-a de septembro 2012 al Georgi Mihalkov, „Nadeĵda“ V, bl. 529 vh. A et. 9 ap. 33 BG-1229 Sofia, Bulgario.
mail: modest@abv.bg.
La rezultoj estos anoncitaj en oktobro 2012.

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.