2011 – LA JARO de VOLONTULECO

2011 – LA JARO de VOLONTULECO

Enkadre de la internacia organizaĵo efektiviĝis en Prago, Karmelitsk str., la SEMAJNO de VOLONTULECO – 31.10. –7.11. 2011.

Aliĝis ankaŭ niaj esperantistaj volontuloj – do tial ni estis enskribitaj en la oficiala program-listo, 2.11. , kiel „ workshop esperanta“ (prezentejo de E.).

Solidarece kun nia junularo-grupo ĝin partoprenis ankaŭ ni – sed ne en la sfero de la esperanto-propagando, sed en la fako de sano, kiuj estris jam 5.-an „rondan tablon“ pri la temo, ( kadre de la Ĉeĥa respubliko), ni prezentis Pavla ZEMANOVÁ, kiu laboras (spite sian gravan handikapon) en la volontuleca organizaĵo ANITER . La organizaĵo ŝin igas helpi en diversaj sociaj aŭ sanecaj institutoj – kiel ekzemple en la malsanulejo de Karolo Boromea (Prago, Řepy) .

Kiel Pavla helpas?

Ŝi alvenadas kun sia kobajeto, kiu nomiĝas Knoflček (esp. „Butoneto“), kiun la pacientoj povas tuši, karesi, kaj diversmaniere petoladi, kiel tion faras Pavla mem – kaj tio al ĉiuj helpas. La „kuracmetodo“ nomiĝas :-) metodoj, ĉar ŝi posedas ankaŭ du „petol-hundetojn“.

Kaj ĉar la „standoj“ de esperantistoj kaj de la ANITERA troviĝis apude, povis Pavla demonstri sian prezenton kun Knoflček sur la menciita loko. Tio plaĉis precipe al infanoj…

Pavla fondis siajn interretajn paĝojn (http://www.chsnauteku.estranky.cz/) por bredo de kavio-bestoj (kobajoj), kiu pasintjare omaĝis sian 10-an jubileon , en nia respubliko. Ŝi havas kontaktojn ne nur en la ĉeha kaj angla – sed ankaŭ en Esperanto. Per tio ŝi digne reprezentas sian E-klubon en Prago. Por tio ŝi meritas egan dankon de ĉiuj esperantistoj .

Margit Turková

Příspěvek byl publikován v rubrice Akce / Aranĝo. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>