2011 – LA JARO de VOLONTULECO

 

 2011 – LA JARO de VOLONTULECO

Enkadre de la internacia organizaĵo efektiviĝis en Prago, Karmelitská str., la SEMAJNO de VOLONTULECO – 31.10. – 7.11. 2011.

Aliĝis ankaŭ niaj esperantistaj volontuloj – do tial ni estis enskribitaj en la oficiala program-listo, 2.11. , kiel „ workshop esperanta“ (prezentejo de E.).

Solidarece kun nia junularo-grupo ĝin partoprenis ankaŭ ni – sed ne en la sfero de la esperanto-propagando, sed en la fako de socio-saneca volonturado. Al organizantinoj el la Ministerio pri edukado, junularo kaj sporto kaj Ministerio de la sano, kiuj estris jam 5.-an  „rondan tablon“ pri la temo, ( kadre de la Ĉeĥa respubliko), ni prezentis Pavla ZEMANOVÁ, kiu laboras (spite sian gravan handikapon) en la volontuleca organizaĵo ANITERA. La organizaĵo ŝin igas helpi en diversaj sociaj aŭ sanecaj institutoj – kiel ekzemple en la malsanulejo de Karolo Boromea (Prago, Řepy) aŭ Hejmo por la vid-malkapabluloj (Prago, Smíchov), k.s.

Kiel Pavla helpas?

Ŝi alvenadas kun sia kobajeto, kiu nomiĝas Knoflíček (esp. „Butoneto“), kiun la pacientoj povas tuši, karesi, kaj diversmaniere petoladi, kiel tion faras Pavla mem – kaj tio al ĉiuj helpas. La „kuracmetodo“ nomiĝas kavioterapio (cavio – ) kaj simile kiel kanisoterapio (canis-) estas oficiale agnoskata subtena metodo de kuracado. Pavla okupiĝas pri ambaŭ metodoj, ĉar ŝi posedas ankaŭ du „petol-hundetojn“.

Kaj ĉar la „standoj“ de esperantistoj kaj de la ANITERA  troviĝis apude, povis Pavla demonstri sian prezenton kun Knoflíček sur la menciita loko. Tio plaĉis precipe al infanoj…

Pavla fondis siajn interretajn paĝojn (chsnauteku@seznam.cz), sur kiuj ŝi komunikadas kun la internacia organizaĵo por bredo de kavio-bestoj (kobajoj), kiu pasintjare omaĝis sian 10-an jubileon , en nia respubliko. Ŝi havas kontaktojn ne nur en la ĉeha kaj angla – sed ankaŭ en Esperanto. Per tio ŝi digne reprezentas sian E-klubon en Prago. Por tio ŝi meritas egan dankon de ĉiuj esperantistoj .

Margit Turková

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>