Raporto de la 33-a lingva seminario

La 33-a lingva seminario okazis denove en penziono Espero en malgrandeta vilaĝeto Skokovy en distrikto Mladá Boleslav do 10-a oktobro ĝis 16-a oktobro 2011.
La partoprenantoj venis kun riĉaj kontribuaĵoj kaj danke al nia gasto – Nicol el
Francujo ĉiuj konstante uzadis nur nian lingvon.
Oni kreis tri grupojn por laboro antaǔtagmeze. La unua vespero estis dediĉita por raportoj pri novaĵoj de tempo el printempa seminario. Marde parto de partoprenantoj veturis al Mladá Boleslav pro la prelego de doktoro Kašparů en Universitato de la Tria Aĝo kun temo: „Samtempa familio kaj ĝiaj problemoj“. La salono estis plenplena kaj demandoj estis trafaj. Por preleganto, kiel danko, kantis tri virinoj el loka ĥorrondeto spritajn popolajn kantetojn kun temo bone konvena al la prelego. Etoso estis vere agrabla. Vespere la geedzoj Dvořák revenis nin al UK en Kopenhago kaj ankaǔ ili rakontis kun filmeto pri muzikfesto en Italujo, kie partoprenis du niaj esperantistinoj. Merkrede ni solene devualis tabulon ĉe enirejo de la pensiono, memore al nia kara doktoro Jozefo Hradil. La tabulon kun reliefo de vizaĝo kreis nia ano Zdenek Myslivec el Bozkov. Venis sufiĉe multaj homoj, spite malbona vetero, inkluzive de ĵurnalisto kaj lokaj urbestroj. Vespere Jaroslav Pokorný rakontis al ni pri lokaj botanikaj interesaĵoj, ŝtonoj, likenoj kaj muskoj. Ni restis kun li ĝis vera noktomezo. Ĵaǔde ni diskutis, sed ĉefe okazis „seĝo por nia gasto“. Mirka Ascherová rakontis pri sia libertempo sur insuloj Mauritius kaj Réunion kaj ni povis vidi 500 fotografaĵoj komputile.
Vendrede prelegis Margit Turková pri sia meritplena agado pro „haŝkologio“. Sabate rakontis J.Drahotová pri „Avulino el Skokovy“.
La organizintoj gxustatempe invitis pere de vilagxoficistoj lokanojn partopreni posttagmeze okupadojn por manlabori suvenirojn kaj ornamajxojn por kristnasko. Ni esteras, ke venonte neesperantistoj venos.
La venonta seminario okazos printempe de 16-a ĝis 22-a de aprilo 2012, ĉiuj estas invitataj.

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>