Semajno de volontuloj en Muzeo de muziko en Prago

Semajno de volontuloj en Muzeo de muziko en Prago de 31-a oktobro ĝis 6-a novembro 2011

La 2-a de novembro 2011 estis mia feliĉa tago. Ĉar efektiĝis ideo, kiun mi kaptis antaǔ tri monatoj, kiam petis min direktoro de „OAZA“, kie ni uzas klubejon kun aliro al interreto, traduki al Esperanto artikolon pri volontuleco. Tradukante ĝin, mi ekkonis fakton, ke ĉiu samideano (ne ĉiu esperantisto) estas volontulo. Do mi volis utiligi mian alian, pli vastan kaj interesan tradukon de la libro pri Bona Espero – instituto en Brazilo. Tiun edukan instituton estas unika ekzemplo de volontuleco de esperantistoj, krome ĝi kortuŝis min pro ĝia kvindekjara historio, ĉar literaturo „de faktoj“ estas mia hobio.

Post tri monatoj finfine ekkredis eĉ organizantino de „Semajno de volontuloj“, ke la Esperanto estas konvena por prezenti sin dum tiu semajno, aranĝita fare ministerio por edukado, junularo kaj sporto. Mi tuj informis  ĈEJ kaj ČEA. La aktivuloj ankaǔ agis tuj. Petis alian tempon por prezento kaj venis kun sia juna entuziasmo. Kortuŝis min Pavla Zemanová kun sia saniganta kobajo, vera ekzemplo de voluntulino. Oferema Margit venis kun ŝi kaj raportis pri svitava vikipedio. Sinjoro Jiří Patera serioze observis nin, ŝajne kontenta, Petro Chrdle venis kun dorsosako plena de libroj. Jan Pospíšil aperis kaj iel malaperis. Bára, Miro, Dan, Jiří Tomeček kaj Pavol Petrik lerte manipulis kun siaj aparatoj kaj havis multe inter si pro debato.

La Muzeo de Muziko en Karmelitská strato estas impona palaco, estis multe da prizorgantoj, La programo estis bone preparita, certe malavare subtenita.

Ĉu la aranĝo plenumis sian taskon? Mi ne scias.

Du aferoj kaptis min: http://soutez.esperanto.cz sur granda verda afiŝo: „Eklernu Esperanton ĝis januaro kaj gajnu ekskurson eksterlanden“

kaj www.byznysprospolecnost.cz, entrepreno, kiu prizorgas por neprofitaj organizoj laborantojn el fabrikoj kaj entreprenoj por helplaboroj dum diversaj aranĝoj tiuj neprofitaj organizoj, laǔ ia ŝtata leĝo.

Ĉar mi tro frue devis foriri, mi atendas ian sciigon pri la fino de la prezento de Esperanto fare de junularo, nia nova generacio.

J.Drahotová

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>