Ĉu ni bezonas katastrofojn por komenci pensi tutmonde?

Ĉu ni bezonas katastrofojn por komenci pensi tutmonde?

ĵaŭdo 4a de Marto 2010 je 08:51

La ”Vendreda grupo” en Gotenburgo korespondas kun E-grupo en Saintes. Saintes situas ĉe la rivero Charante en la sudokcidenta parto de Francio. La unuan de marto venis letero de la gvidanto de la franca E-grupo: Li skribis: …..Ah jes, efekfive en nia regiono ventego blovis 159 km/ hore, kaj samptempe granda alta tajdo alvenis… 50 personoj mortis. La maro superfluis digojn… kaj rapide eniris domojn, kelkafoje ĝis la tegmento. La insulo Ré estas partigita en diversaj lokoj ! Ĉe ni, en le chirkauaĵo de Saintes, la vento tre forte blovis sed ni havis malmultajn damaĝojn. Pro la altiĝo de la temperaturo, la nivelo de la maro grandiĝas…Probable tio estas nur la komenco de multaj aliaj katastrofoj.. Laŭlonge de la marbordo oni jam metits multajn rokojn, sed ne sufiĉe. Pluraj marĉoj kiuj estis preskaŭ sekaj denove estos la maro. Kion oni povas fari ? Eble lukto efika kontrau la varmiĝo okazos nur post grandaj katastrofoj? Kelkaj opinias ke por tiu lukto, oni bezonas mondan popol-estraron… Kion vi pensas pri tiu problemo ? ………….. Mi meditetas: Ĉe vi la menaco estas la akvo, ĉe ni la neĝo, kiu jam pro sia pezo rompis tegmentojn de sporthaloj, brutejoj, magazenoj k.t.p. Kelkaj lernejoj estis fermitaj pro la risko ke la tegmentoj enfalu. La vintro en nia regiono daŭris pli longe ol kutime. Sed kompare kun Haito kaj Ĉilio nia mondparto elsaviĝis sen troa difekto Jes, kion fari? La vivo koncistas el ŝanĝoj. Vi pravas – katastrofoj vekas kaj pensigas homojn! Foje poste venos plibonigoj. Interreto, gazetoj, televido kaj radio havas grandan rolon sciigi homojn en la tuta mondo pri la malbona situacio en iu lando. Sed la memoro estas mallonga. Kiam nova katastrofo okazas, oni forgesas la pasintajn, kaj turnas la prilumadon tute al la nova. Jes iu speco de monda popol-estraro estas bezonata, registraro, kiu akordigas la interesojn de diversaj regionoj. UNo ne sufiĉe bone plenigis sian rolon. Kompreneble, ĉar kelkaj landoj povas vetoi bonajn proponojn, ĉiu lando ne pagas sian kotizon kaj multaj landoj ne volas rezigni siajn potencojn por fortigi UNo:n. Mi ankoraŭ ne spektis la filmon Avatar, sed mi intencas fari tion. En la filmo estaĵoj de alia planedo estas multe pli saĝaj ol la homoj ĉi tie. Do, la solvo devas esti ke ĉiu homo saĝe komencu pensi tutmonde. Esperanto povas esti unu el la iloj. Unu homo ne povas fari multe sed kune almenaŭ ion. Sed en la realo – kion fari?

Siv Burell. Svedio

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>