Somera Esperanta Studumo 2011

SES 2011

De 30-a de julio dum 8 tagoj ni ĝuis SES – Someran Esperantan Studumon en universitato „de Konstantina Filizofa“ en urbo Nitra en Slovakio. Partoprenis 190 personoj el 28 landoj.

Plaĉis al ni nombra junularo kaj multaj komencantoj, kiuj eĉ bezonis tradukadon al la angla lingvo. La organizantoj estis junaj kaj ŝajne jam spertaj pri araĝoj. Ni ĝojis, ke ĉeĥaj junuloj estis tre aktivaj, helpemaj kaj bone kunlaboris kun organiza skipo.

Estis por ni okazo akiri spertojn pro instruado de la lingvo. Tuj post alveno ĉiu partoprenanto skribis teston kaj laǔ la poentoj estis kreitaj 5 klasoj. Du el ni partoprenis staĝon „Flugiloj de malfacila vento“ kaj povis vizitadi aliajn klasojn kaj observi manierojn de instruadoj de aliaj instruistoj. Fakte temis pri lernado de la arto instrui kaj prepari kaj realigi provlecionon. Du el nia kvarpersona grupeto vizitadis duan klason. La progreso de ĉiuj lernantoj estis evidenta.
Ne estis eble partopreni ĉiujn programerojn, kiujn ni deziris ĉeesti, ĉar la prelegoj, filmoj, koncertoj ktp. estis riĉe proponitaj kaj estis bonkvalitaj.
Ĉu aperis ia informo pri la aranĝo por publiko en loka ĵurnalo aǔ loka televido, radio mi ne scias, aǔ ĉu la publiko estis invitita. Poŝkartoj kaj markoj ne estis en loko de SES aĉeteblaj, sed la aranĝo estis mojosa (en moderna junulara stilo) kaj ni, ne preferis kalkuli niajn jarojn.
La venonta SES estas certe partopreninda por ĉiu novulo, ĉar tiu ĉi aranĝo estas vere efika kaj estas partopreninda por perfektado de komencintoj kaj pregresantoj ankaǔ.

Václav Stibůrek

Jindřiška Drahotová

Maria Stibůrková

Marie Žížalová

 

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>