Unika malkovro

Unika malkovro

En nia urbo Mladá Boleslav – en Ĉeĥio – 55 km nordoriente de ĉefurbo Prago oni antaǔ kvin jaroj dum la rekonstruo de la Malnovurba placo trovis sistemon de keloj, akvadukton el arbaj trunkoj, putojn kaj riĉajn nombrojn de arkeologie interesajn objektojn. Sed la plej valoraj estis du kestoj, kiuj nun en la jaro 2011 jam estis finesploritaj, kaj komputile dokumentitaj. Temas pri korespondado de Matouš Konečný, loka grava gvidanto de „Unuiĝo de Ĉeĥaj Fratoj“ –eklezio, kiu kreiĝis en la jaro 1467. La eklezio estis reformisma, gvidata per kleraj personoj, kiuj zorgis pri edukado, fama estas ilia traduko de Biblio al ĉeĥa lingvo „Bible kralická“, presis librojn kaj strebis por progreso de socio sen perforto. La eklezio estis subtenata de iluminata nobelaro.

En Ĉeĥio estis kelkaj centroj, kiuj kunlaboris: Mladá Boleslav, Přerov, Ivančice, Prago – kapelo de Betlehemo. Pri Ml.Boleslav oni parolis kiel pri „Ĉeĥa Romo“. Ankaǔ fama Komenio estis episkopo de Unuiĝo de Ĉeĥaj Fratoj. La eklezio estis post la jaro 1620, kiam okazis malvenko de ribelo, firme persekutita kaj plejparto de la fratoj ekzilis en mizeron, inkluzive de Komenio.

La dokumentuj, kiuj estis kaŝitaj en keloj je la 15-a de novembro 1620, estis bone konservitaj kaj havigas tre interesajn informojn, tre unikaj. Du trionoj de la dokumentoj temas pri mastruado de la eklezio kaj unu triono estas persona korespondado. Kompreneble, la korespondado estas unudirekta, sed per sia enhavo malavare instruas nin detale pri nia historio.

La trezoro enhavas 40-50 dokumentojn, ilia konservado kostis unu milionon da CZK – (kvardek mil eǔroj).

La interesa informo en dokumentoj estas pri kuracbanurbo Karlovy Vary (Karlsbad) kiu estis famkonata kaj efika jam en mezepoko.

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>