El Eǔropa Bulteno

El Eǔropa Bulteno – organo de Eǔropa Esperanta Unio

LA TRI RAJTOJ POR ESPERANTO

De tempo al tempo adiĝas el la Esperantistaro voĉoj, kiuj postulas ke Eǔropa Unio oficialigu
Esperanton. Tiuspecaj postuloj estas ne nur neefektivigeblaj, sed ankaǔ nebezonaj. Esperanto
havas kiel internacia lingvo bonegajn ecojn, do havas grandan potencialon, por ke ĝi povu
sukcesi mem. Sed nepras al ĝi certigi la samajn rajtojn, kiujn havas la aliaj fremdaj lingvoj.
Egalecon de ŝancoj eblas atingi per konsekvenca utiligado de la tri rajtoj:

1.La rajto ekscii veron pri Esperanto.

Junuloj pri Esperanto scias nenion, malpli junaj kredas je mitoj pri nenatura morta lingvo.
Homoj havas rajton ekscii, ke Esperanto estas viva natura lingvo, kiu evoluas en propra
kultursocia medio.

2.La rajto lerni Esperanton en lernejo kaj ekzamenigi

La rajton oni jam efektivigas ekzemple en Hungario, kie eblas Esperanton lerni en ĉiuj lernejaj
niveloj, kaj finekzamenoj pri Esperanto en la mezaj kaj altaj lernejoj estas samrajtaj kun
finekzamenoj pri aliaj lingvoj.

3.La rajto uzi Esperanton en internacia medio

En ĉiuj internaciaj forumoj (traktadoj, konferencoj…), kie ne eblas efektivigi interpretadon en
ĉiujn lingvojn, ĉeestantoj havu eblecon uzi krom aliaj lingvoj ankaǔ Esperanton.

Persista efektivigado de ĉiuj tri rajtoj donos rezultojn ne el tago al tago, sed ĝi estas la ununura eblo
kaj Esperanto tiel atingos pli bonan pozicion, ol se ĝi estus desupre trudita al la civitanoj de EU.

Rastislav Šarišský, Slovakio

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.