Seminario pri Esperanto en Nilvange Francio

Seminario pri Esperanto en Nilvange Francio

La tria staĝo por lerni kaj praktiki Esperanton kunigis pli ol 20 partoprenantoj en Nilvange, nordoriente de Francio, de la 4a ĝis la 8a de aprilo 2011.

Nia loka asocio : Esperanto Thionville organizis la aranĝon kun Franca Fervojista Esperanto Asocio. Kune ni allogis partoprenantojn el Belgio kaj el diversaj francaj regionoj.

La programo estis tre riĉa :

Matene Bernard Vivier gvidis paroligan kurson por progresantoj kaj André Cherpillod klarigis al la spertuloj la tiklajn gramatikajn punktojn de la esperanta lingvo.

Ĉiutage postagmeze ni vizitis la regionon : muzeo de la lorena fervojisto en la vilaĝo Rettel, fortikaĵo kaj muzeo de emajloj en Longwy, arta muzeo de pentraĵoj « Pompidou » en Metz kaj finfine la luksemburgan ĉefurbon.

Ĉiuvespere okazis kultura programo :

Filmo farita de Bernard Vivier kaj Marie José Behm pri la Baltaj Landoj.

Filmo « Water Makes Money » pri la privatigo de akva servo kaj ties problemoj.

Prelego « Kial kaj kiel Esperanto estas facila lingvo ? » de André Cherpillod. Li klarigis al la publiko ke Esperanto respektas la tendencon de la homo al ĝenerala asimilado.

Filmo farita de Bernard Vivier kaj Marie José Behm pri la Universala Kongreso 2005 en Vilno, Litovio.

Filmo « Renkontiĝo en Bolivio cele al pli justa ekonomio » kiun prezentis Daniel Cano.

Ĉiuj estis kontentaj pri la programo kaj bongusta manĝaĵo en bona etoso.

Ni rendevuos venontjare en aprilo. Por instigi lernantojn paroli esperante, ni serĉadas instruiston el eksterlando. Ni celas ankaù inviti eksterlandajn partoprenantojn por praktiki kune Esperanton.

La regiono estas verda kaj belega apud tri najbaraj landoj (BE, LU, DE). La restado estas malmulte kosta.

Bonvolu kontakti :

esperanto-thionville@laposte.net

http://www.esperanto-thionville.ass0.fr/

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>