Raporto pri iama klopodo

Raporto pri iama klopodo

Antaŭ du jaroj „plurlingviga“ grupo uzis Esperanton kiel komunan lingvon por plurlingvigi mesaĝojn al kaj de la blogo de Margot Wallström (eŭrokomisionino de Svedujo), en kiu ŝi skribis angle kaj nur tre esceptokaze kelkajn liniojn en la franca aŭ la itala, okaze de vizito, kiun ŝi faris en tiuj landoj.
Ni daŭrigis tion dum unu jaro kaj en tiu jaro oni tradukis pli ol cent mesaĝojn en plurajn oficialajn EUajn  lingvojn. Per tiu agado ni montris, ke Esperanto, eĉ se ĝi estas uzata de nefakuloj, taŭgas por ĉiaj temoj.
La komisionanino neniam rekte reagis al ni. Nur unufoje iu el ni trovis en raporto al la Eŭropa Komisiono konstaton de ŝi, ke ekzistas aktiva Esperanta agantaro.
Poste pluraj grupanoj daŭrigis similan agadon ĉe Leonard Orban. Tiu ja unufoje reagis por klarigi, kial Esperanto ne povas esti konsiderata en EU: ĝi eĉ ne estas oficiala EUa lingvo, oficialigo de lingvo estu proponata de membroŝtato, ktp.
Evidente ni plu reagis, dirante ke precize ĉar Esperanto estas nenies nacia lingvo, ĝi taŭgos por solvi la problemon. Sed komisionanoj preferas reagi al io, kio ne estigos malfacilaĵojn por ili. Kaj por devigi ilin iel reagi, necesas miliono da petoj de „stultaj“ civitanoj. Verŝajne necesas  nur malmultaj kaŝitaj petoj de premgrupo, se ili ŝatas tiun aŭdi.
Post tiu longa eksperimento ni havis la impreson, ke „iu forto malantaŭ la kurtenoj“ igis ilin silenti pri Esperanto.

Amike salutas Leo De Cooman
Leo.De.Cooman@pandora.be

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>