Virtuala partopreno en Esperanto-kongreso!!!

Virtuala partopreno en Esperanto-kongreso!!!

La ĉefajn okazaĵojn de la tuj komenciĝonta Hispana Esperanto-Kongreso
eblos partopreni ne nur ĉeeste, sed ankaŭ per la reto! Estos rekte
elsendita interalie debato inter Jorge Camacho kaj Renato Corsetti pri
la temo „Lingvo kaj movado“ – kaj la spektantoj povos partopreni la
diskuton pere de reta filmejo, babilejo kaj sociaj retoj kiel Twitter.

—–

Oni demandas sin, kiamaniere la ekzistantan kongresan sperton ni per la
elektronikaj komunikaj rimedoj disponigu al la neĉeestantoj? – Tiun
demandon faris al si mem la organizantoj de la nuna Hispana
Esperanto-Kongreso, okazanta dum tiu ĉi semajno en la historia urbo San
Lorenzo.

Jen do eksperimento: la ĉefajn surlokajn programerojn de la kongreso
povos partopreni ĉiu esperantisto en la tuta mondo, pere de samtempa
reta elsendado. Por tio oni rezervis kanalon en tiucela retejo:
http://www.livestream.com/70ahispanakongresodeesperanto

Sed ne temas nur pri simpla spektado de la selektitaj programeroj: oni
povos ankaŭ komuniki kun la kongreso mem, pere de la akompana babilejo,
kaj ankaŭ pere de la sociaj retoj. Ekzemple, en Twitter, per simpla
mesaĝo al la konto @70HEK, kie aperos novaĵoj dum la tuta Kongreso.

———

La supra teksto estas fragmento de artikolo, legebla en bulteno Libera
Folio ĉe
http://www.liberafolio.org/2011/la-hispana-kongreso-malfermigas-por-la-reta-mondo

—–

fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

Příspěvek byl publikován v rubrice Akce / Aranĝo, Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>