Intervjuo kun studento lernanta Esperanton

Intervjuo kun studento lernanta Esperanton

Bela Kovacs, Kaposvar, Hungario

lundo 23a de Majo 2011 je 11:33

Nuntempe en Hungario multaj gestudentoj elektas Esperanton por akiri diplomon. Ankaŭ Petro estas tia junulo kun kiu mi babiladas.

Petro estas dudek du jara hungara junulo, kiu antaŭ nelonge komencis lerni Esperanton. Li vizitas pedagogian altlernejon kaj baldaŭ li fariĝos mezlerneja instruisto. Je mia demando li eklevas siajn grandajn okulojn kaj diras:

Kiel vi opinias pri la Zamenhofa lingvo? –mi demandas de li.

Pro la diplomo mi elektis Esperanton. Antaŭe tiu ĉi lingvo ne interesis min, eĉ se tiam mi ekaŭdis, ke iu lernas tiun ĉi lingvon mi priridis lin. Certe vi scias, en Hungario nur tiu ricevas diplomon, kiu faras almenaŭ unu mezgradan ŝtatan lingvoekzamenon el iu fremda lingvo.

Longe mi cerbumis, kiu lingvo estu elektita? En la lernejo mi lernis germanan kaj iom la anglan lingvojn. Mi estis ĉiam maldiligenta lernanto. La unua penso estis pliperfektigi mian lingvoscion el la germana lingvo, sed baldaŭ mi sentis kaj konsciis, el tiu ĉi lingvo mi ne povos fari ekzamenon. Mia germana lingvoscio ankoraŭ bezonas almenaŭ du – tri jarojn. La tempo urĝigis min. Kiun lingvon mi scipovus ellerni dum kelkaj monatoj. Tiam mi pensis, tia lingvo ne ekzistas. En la lasta momento mia konatulo esperantista proponis al mi lerni Esperanton. Mi dubis, ke mi estos kapabla ellerni ĝin dum tri monatoj. Sed li parolis kaj parolis. Mia konatulo promesis, ke li helpos en la lernado, eĉ ni kune prepariĝos al la lingvoekzameno. Fine de novembro mi komencis lerni ĝin. Mi ne tro kredis en la sukceso. Komence mi opinis, ke la lernado estos tempoperdo, kaj malgraŭ la lernado mi ne povos fari lingvoekzamenon.

Ni rapide lernis kaj jam en la unuaj lernohoroj mi spertis, kiom facila estas tiu ĉi lingvo. Sed ankoraŭ tiam mi ne kredis la sukceson. Silvestre al mia konatulo japanaj geesperantistoj alvenis. Aŭskultu min, okazis miraklo! Apenaŭ mi komencis lerni Esperanton, sed mi povis komuniki iomete kun la japanoj. Mi miris, mia konatulo kiom facile kaj elegante parolas en tiu ĉi lingvo. Dum la amika renkontiĝo mi decidis, ke post la lingvoekzameno mi restos esperantisto kaj klopodas kontakti kun eksterlandaj geesperantistoj.

Ŝajnis, ke li serioze pensis tion. Mi deziras al Petro, ke la mezgrada, ŝtata lingvoekzameno sukcesu kaj liaj sonĝoj realiĝu en Esperantujo.

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>