Universitato en Poznano

La Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, la dua plej granda universitato en Pollando ofertas 3-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko. La internacia kursaro okazas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de Ilona Koutny kaj kun la kontribuo de elstaraj esperantologoj kiel Vera Barandovska-Frank, Detlev Blanke, Vilmos Benczik, Tomasz Chmielik, Ziko van Dijk, Michel Duc Goninaz, István Ertl, Michael Farris, Zbigniew Galor, Aleksander Korĵenkov, Katalin Kováts, Lidia Ligęza, Aleksander Melnikov, Humphrey Tonkin, Kristin Tytgat, John Wells.

La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado,
lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko aŭ pri lingvopedagogio. Pro la metodika formado la Studoj ricevas specialan rolon en la instruista trejnado. Ekde la studjaro 2007/08 realiĝas kunlaboro kun ILEI.

Unusemajnaj intensaj sesioj (surlokaj kursoj de po 4 studobjektoj kaj ekzamenoj) okazas unufoje dum la semestro (fine de septembro kaj komence de februaro), intertempe la gestudentoj laboras pri siaj taskoj hejme kaj konsultiĝas rete kun la prelegantoj. Post pretigo de diplomlaboraĵo kaj fina ekzameno ili ricevos atestilon pri postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj.

Partoprenontoj povas aliĝi el la tuta mondo por la studjaro 2011/2012 ĝis la 15-a de aŭgusto 2011. La unua sesio okazos inter la 17-21.09.2011.
Postuloj: diplomo pri superagradaj studoj kaj bona scio de esperanto. Partoprenontoj devas plenumi orientigan teston komence de la unua sesio. Se la studontoj bezonas lingvan perfektigon, eblas aranĝi (unusemajnan) superanivelan intensan lingvokurson antaŭ la septembra sesio.

Kotizo por unu semestro: 1850 PLN (ĉ. 460 EUR), reduktita 700 PLN (ĉ. 175 EUR) por B-landoj.
Kelkaj stipendioj estas antaŭvidataj dank’al ESF (Esperanto Studies kaj UEA – ILEI).

Pluaj informoj kaj aliĝilo:

interlin@amu.edu.plikoutny@amu.edu.pl

http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

Renato Corsetti

Via del Castello, 1

00036 Palestrina, Italujo

renato.corsetti@esperanto.it

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.