63-a IFEF en Liberec

LA 63a INTERNACIA FERVOJISTA ESPERANTO-FEDERACIA KONGRESO

7a -14a de majo 2011

Ĉeĥaj esperantistoj preparis por fervojistoj eksterordinare bonan IFEF kongreson en la bela nordbohemia urbo Liberec. La aranĝo okazis en la luksa Centro Babylon. Partoprenis ĝin 173 geesperantistoj el 18 landoj. Jam sabate, ĉe la alveno, la loka komitato kunsidis. Vespere okazis interkonatiĝo. Centro Babylon estas komplekso enhavanta hotelon, restoraciojn, konferencejojn, amuzejojn, naĝejon, butikojn kaj aliajn instalaĵojn.

Dimanĉa solena inaŭguro komenciĝis gaje per dancoj kaj kantoj fare de lernejana infangrupo “Jizerka”. Infanoj estis bele kostumitaj. Sur podio trafe ornamita per la slogano “La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn” eksidis gravuloj, kiuj salutis kaj bonvenigis la ĉeestantojn. Sekvis salutoj de landaj sekcioj de IFEF kaj oni legis plurajn alvenintajn salutmesaĝojn kaj bondezirojn de eminentuloj. Pro siaj  meritplenaj agadoj por IFEF estis honorigitaj s-ino Anna Abelovská, kiu multe zorgis por bona disvolviĝo de la kongreso, la prezidanto de LKK s-ro Ladislav Kovář kaj s-ro Jindřich Tomíšek, kiu konstante kontribuas al diversaj revuoj tradukante novaĵojn el la fervojsfero por la internacia esperantistaro. Post la kantado de Esperanto-himno la prezidantino de IFEF Rodica Todor el Rumanio malfermis la kongreson. Antaŭ la komuna fotado sub la bonveniga banderolo de la hotelo Babylon kelkaj partoprenantoj prezentiĝis en siaj fervojistaj uniformoj.

Vespere por ni koncertis ĥoro Bendl el Česká Třebová, kies du membroj Marie kaj Alois Klumpar ankaŭ kongresis kun ni.  El Herzberg am Harz,  la Esperanto-urbo, venis kvarpersona delegacio kun la urbestro s-ro Gerhard Walter por prezenti la urbon kaj varbi por la venontjara IFEF-kongreso, kiu okazos tie de la 19a ĝis la 25a de majo. Je la fino de la kongreso estis transdonita  la banderolo kun la listo de la okazintaj kongresoj.

Belega kaj bunte ilustrita invitbroŝuro konatigis nin  kun vidindaĵoj de Liberec, ĝia ĉirkaŭaĵo kaj prezentis al ni la ekskursan programon.  La kongresa libro enhavis ĉiujn aliajn necesajn informojn. En la kongresa teko troviĝis aliaj dokumentoj kaj donacetoj de la fervojo. Efektive ni estis plurfoje pridonacitaj. Krome la urba administracio de Liberec donacis al ĉiuj partoprenantoj senpagan veturadon per publikaj transportiloj dum la kongresa semajno.

Fervojistoj havis okazon en siaj kunsidoj trakti diversajn aktualaĵojn kaj movadajn aferojn. Dum la prelegoj kaj fakaj kunvenoj oni eksciis pri sekurecsistemoj kaj instalaĵoj, pri trajntrafikregado, pri eŭropaj fervojkoridoroj. Oni parolis ankaŭ pri aliaj interesaj temoj. Estis menciita nova moderna kaj multfunkcia trafikterminalo en la urbo Ĉeská Třebová, inaŭgurita pasintjare en septembro.  Ĝi ricevas premiojn pro efika investo.

Bone funkciis libroservo, estis eldonitaj E-bildkartoj kaj glumarkoj pri la kongreso. Porokazan stampadon prizorgis oficistinoj de la Ĉeĥa Poŝto. Ĉiutage aperis Kongresa Bulteno, el kiu ni eksciis pri okazintaj eventoj. Ankaŭ la ĉeĥa ĵurnalo “Mladá fronta Dnes” raportis pri la kongreso. Radioamatoroj povis radie kontakti aliajn interesulojn de tiu-ĉi hobio.

Dum la tri duontagaj ekskursoj la partoprenantoj konatiĝis kun kelkaj  historiaj vidindaĵoj de Liberec, pri kiuj parolis la loka esperantisto Miroslav Kazdera en siaj prelego kaj promeno tra la urbo de li gvidita.  Ni ankaŭ vizitis belan botanikan ĝardenon kaj unikan ZOO-ĝardenon kun blankaj tigroj kaj aliaj ekzotikaj bestoj. Krome allogis ekskurso al la Valo de Kristoforo. Tie oni admiris astronomian horloĝon kaj romantikan trajnponton. Ne pretervidebla estas la monto “Ještěd” kun sia dominanta telekomunika blank-arĝenta turo kun hotelo. Tuttaga ekskurso gvidis iujn partoprenantojn al Prago, alia celis viziton de du regionaj kasteloj. Ambaŭ ekskursoj kontentigis ĉiujn.

El vesperaj programeroj elstaris la Internacia balo kun tombolo kaj abunda bufedo. Ne mankis la tipa ĉeĥa (saniga) likvoro “Becherovka”, kiun ĉiuj povis laŭplaĉe konsumi. Per siaj kantoj ĝojigis nin la famkonata kaj ŝatata JoMo el Tuluzo. Krom li koncertis simfonia orkestro, ĵaza grupo “Big Band” kaj la popola muzikgrupo “Dudáček”, kiu uzis, krom aliaj instrumentoj, ankaŭ tipan sakfajfilon. Ĉiuj vesperaj prezentoj plaĉis al la publiko, pri kio atestis longaj kaj entuziasmaj aplaŭdoj.

IFEF okazis en Ĉeĥio la trian fojon. Koran dankon al la organizantoj de la ĉi-jara brila kongeso. La impresoj estas bonegaj!!!  Ĉiuj estis ravitaj kaj ege kontentaj hejmenirante kun belaj kaj neforgeseblaj travivaĵoj. Espereble ankaŭ la venontjara IFEF allogos multajn esperantistojn al Herzberg.

Liba Gabalda
liba@laposte.net

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.