Krom la lingvo Angla, ankaŭ Esperanto estas populara en la hungaraj ŝtataj lingvaj ekzamenoj
Mi kaptis informon de Aleksandro Horváth [horva:t] pri gazet-informo pri nombro de Esperanto-ekzamenatoj (de jaro al jaro, tra jaroj) far la Hunagara ŝtata Ekzamenkomisiono.
Poste ankaŭ mi iom kontrolis la eĥon de la fenomeno konata por esperantistoj, sed jen konigata ankaŭ al ne-esperantistoj. La lingvo Angla estas nekompareble populara, la nombro de ekzamenatoj pri ĝi kreskas po dekmiloj. Ankaŭ la lingvo Germana estas tre populara, tamen ekzamenatoj pri ĝi de jaroj nun malplimultiĝadas. Pri la lingvo Franca oni ekzamenas po 2000-4000 personojn jare, pri la lingvo Itala po 1000-2000, stabile, ekde la jaro 2006.
Pri Esperanto oni ekzamenas po (ĉirkaŭe) kvinmil (5000) personojn jare. Oni iom miras, sed oni konstatas la kvanta kreskon ĉe Esperanto kompare al la komenco kaj kompare al aliaj lingvoj, kaj ĉefe, kompare al supozoj.
Hungaraj esperantistoj konscias, ke post kvanta kresko mankas aktiviĝo de novuloj en la Esperanto-movado.
Serio da nombroj ekde 2001:
2001: 2 013
2002: 3 785
2003: 3 132
2004: 2 422
2005: 2 985
2006: 4 089
2007: 6 163
2008: 5 596
2009: 5 586
2010: 5 422
Sume: 41 193
Blazio Vaha
Eŭropa Bulteno Majo 2011, N°5 (105)