UNUA KINO-FESTIVALO EN ESPERANTO

UNUA KINO-FESTIVALO EN ESPERANTO

Krea unuiĝo „Filmoj sen limoj“ kun subteno de TEJO ĝojas prezenti al vi freŝan unikan kulturan eventon.

Temas pri la unua Esperanta kinofestivalo, kiu okazos de la 10-a ĝis la 13-a de julio 2011 en San-Paŭlo, Brazilo dum TAKE.

La oficiala retejo de kinofestivalo estas kinofestivalo.org.

La Kinofestivalo konsistos el du programoj: konkursa kaj nekonkursa.

Ĉiu ajn povas partopreni la konkursan programon kaj gajni premion: unu el 5 iPod Touch 4gen. La informa filmeto pri konkurso: vimeo.com/21927597

La nekonkursan programon partoprenos filmoj, kiuj estas ligitaj kun Esperanto kaj ankaŭ premiitaj filmoj kun voĉtraduko kaj subtekstoj el la internacia lingvo.

Partoprenu la konkurson, rakontu pri ĝi al viaj amikoj, kunlernantoj, esperantistoj kaj ĝuu la filmojn.

Aleksander Osincev

Kreanto de Verda Filmejo,

direktoro de Esperanta Kinofestivalo

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>