Raporto el Bohemia Paradizo.

Raporto el Bohemia Paradizo.

Jam 32-a seminario en Skokovy okazis en aprilo de 11-a ĝis 16-a en la jaro 2011.

Pri ĝi verkis Alešek Vávra tiun ĉi frazon: En paradisa naturo, kie vulpoj deziras „Bonan nokton!“ kaj kie leontodoj salutas matene: „Bonan tagon!“, mi ĉerpis paradizan, bonan akvon de Avulino el Skokovy.

La aranĝon kaj programon preparis Pavel Nechvíle kaj Ludmila Srbová. La interkona vespero, krom kutimaj informoj, enhavis sciigon pri agado partoprenantoj kaj vere oni devas aprezi laboron ĉiujn, kiuj dum vintro ne ripozis. Ŝajnas, ke planoj, se estas realigeblaj, malfermiĝas vojon al pluaj planoj. Grave estis, ke venis novaj adeptoj (nur virinoj), kiuj surprizis per siaj entuziazmo kaj solida progreso, danke al Viktor Dvořák. Aǔtobusa ekskurso okazis en skanzeno Přerov nad Labem kaj malgraǔ venta vetero ekskursanoj estis kontentaj. Vespere nin gvidid prelego kun filmo al Peterburgon pere de geedzoj Dvořák.

Instruado okazis en tri grupoj antaǔtagmeze.

Merkrede posttagmeze vizitis J.Drahotová kun grupo de aktivuloj urbestron en Žďár kaj ofertis al li kunlaboron verki por urbaj paĝoj informojn pri Skokovy kaj Avulino de Skokovy, por loĝantoj en proksimaj vilaĝoj partoprenon de rondeto de lertaj manoj dum venonta seminario, kaj invitis lin por inaǔgura solenaĵo de memortabulo pri MUDr.Jozefo Hradil, kiu okazos en venonta seminario oktobre. Vespere, ĉar ni longe atendis Stanon Marĉek, rakontis al ni Peter Breems el Nederlando pri sia vojaĝo al Peterburgo tra Belorusio.

Stano Marĉek voje el Slovakio al Roterdamo ofereme alportis broŝuron „Malkovru Esperanton – fascina lingvo“, kiu tradukis nia kara Miladka Kolářová, kiu tiel sopiris ĝisvivi la seminarion, saluti amikojn…La vespero kun agrabla voĉo de Stano estis longa kaj ni sorĉitaj.

Ĵaǔda vespero devis okazi en granda manĝejo, ĉar kun Petro Chrdle venis „haremo“ de ok studentinoj de univerzitato de tria aĝo. Li prelegis pri aktuala Esperanto ĉe ni kaj niaj eblecoj. Oni povis aĉeti librojn kaj estis ankaǔ vendita informa broŝuro pri Esperanto por interesantoj pri kio temas kaj kiel funkcias internacia lingvo, je 30 kronoj, kun rabato, se la ekzempleroj estas aĉetataj plinombre. Interesantoj povas aĉeti broŝuron ĉe ĈES.

La vendreda vespero estis adiaǔa kaj agrabla. Ĉiuj partoprenis, neniu ĝenis prezenti sin serioze aǔ amuze pri siaj kapabloj.

Venu nombre aǔtune al kolorriĉa naturo de la 10-a oktobro 2010, vi estos kore invitota en Bohemia paradizo!

Jindřiška Drahotová

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.