Historio de Esperanta rondeto Dr.Hradil

Historio de la Esperantista klubo en Mnichovo Hradiště kaj Mladá Boleslav

La kroniko de la klubo bedaŭrinde neniam estis gvidata. Laŭdire de la lastaj vivantaj favorantoj de Esperanto estis klubo fondita post la kurso en ekonomie krizaj jaroj, eble dum la vintro 1929-30 aŭ 1930-31. La kurson gvidis italo Faŝi (laŭ elparolo), frekventanto de „Esperanto-instituto“ (tamen, laŭ enciklopedio tiu ĉi instituto estis fondia nur en la jaro 1930), instruinte per metodo de Andreo Cseh. La enciklopedio parolas pri Facci (elparolu Faki), ĉefa kunlaboranto de Enciklopedio, sed estas dubinde, ĉu temas pri la sama persono, ĉar la rememorantoj elparolis lian nomon Faŝi kaj per tio verŝajne temis pri alia persono. Instruistoj per tiu ĉi metodo vagis tra Eŭropo kaj speciale dum vintro restadis en iu ŝtato edukante novajn esperantistojn diversurbe. En tiu ĉi tempo agadis en Eŭropo proksimume 200 diplomitaj instruistoj.

Kelkaj frekventantinoj de la kurso fondis la klubon. Ne estas konate, kiu estris ĝin, tamen elstaris s-ano Stanislav Malý nask. 29.5.1888 en Buštěhrad, faka instruisto, iama estro de „Sokol“, kiu pereis en ekstremejo je la 22.3.1942 en Osvětim. S-ano Blažek, advokata skribisto ĉe doktoro Herold (antaŭnomon mi ne scias) laboris en klubo. La klubo kunvenadis versimile ĝis la dua mondmilito.

La klubo kun malfacilaĵoj refondiĝis en la jaro 1973, post mia reveno el Český Dub, kiam mi klopodis daŭrigi la eldonadon de buletino „Verda familio“. Ĝi estis distinita al frekventantinoj de la koresponda kurso (entute en la nombro 450). En la frunton ni starigis ofereman s-anon Josef Knébl, kiu posedis kabanon en solejo sur la monteto Horka apud Mnichovo Hradiště, kaj kiu vivis en Mladá Boleslav. Mi estis vicprezidanto kaj mi zorgis pri edukado kaj eldonado de „Verda familio“, kies eldonkvanto atingis ĉirkaŭ 1.200 numerojn ĝis la jaro 1993. Mi samtempe estris ankaŭ medicinan sekcion ĈEA kaj prizorgis eldonadon de la revuo „Sano“.

Pluaj aktivistoj estas ĝis nun s-ano Karel Blažek, kasisto, kaj jam forlasita Ludmila Prokopová. S-ano Knébl estis partiano kaj povis reprezenti nin dum distriktkadraj traktadoj. Li distinadis taktikon por vivteni la klubon kaj ni dum niaj ĉiusemajnaj kunvenoj parolis inter ni tute senkaŝe, sentime pri tiamaj situoj. Sukceso de la klubo estis la sep sinsekvaj „paroligaj seminarioj“ (1981-88), aranĝitaj precipe por frekventantoj de korespondaj kursoj laŭ materialo de profesoro Cink. Ili estis tre ŝatataj.

Mi estris klubon ekde 1985(?). Post la jaro 1993 ne estis la „Verda familio“ eldonata plu. La intereso de la junularo turniĝis al la angla kaj mi ankaŭ pro profesia trookupeco kaj vortarista medicinista laboro velkis por kluba laboro. La aktivecon transprenis kelkaj samideanoj en Mladá Boleslav, kien transportiĝis la gravpunkto de pormovada laboro en nia distrikto.

Estas menciinde, ke esperantistoj en Mladá Boleslav kunvenadis en hotelo „Věnec“. La kluba longjara estro MUDr.Marek (nask. 1896 en Pelhřimov), kiu estis prizonita en nazia koncentrejo kaj pereis 29.5.1942 en prizona hospitalo apud Berlino. Postmilite elstaris s-ano Karel Šolc, kiu bedaŭrinde forpasis juna (56j) post reedziĝo kaj translokiĝo al Nová Paka. Profesoro Josef Kožený naskiĝis la 16-an de aprilo 1904 en Pelhřimov kaj mortis la 2-an de marto 1960. Li instruis en industria lernejo pri ĉeĥa lingvo. En la jaro 1935 kontribuis per siaj tradukoj al Ĉeĥoslovaka Antologio (el verkoj de Jan Karafiát kaj Jiří Wolker). En 1938 li formigis kun Stanislav Kamarýt kaj Tomáš Pumpr asocian ekzamenan komisionon, kiu daŭris sian laboron post la milito. En 1952 li verkis skizon „Gramatiko de Esperanto“, kiu aperis stencilita, sed ludis gravan rolon. En la sama jaro la asocio estis likvidita, sed Kožený atingis, ke en la likvida anonco oni aldonis rimarkon pri aprezo de ĝistiama laboro de esperantistoj.

Estas multaj neklaraj tempoperiodoj de la ambaŭ kluboj, tamen

NI VIVAS

dank´ al s-anino Jindřiška Drahotová kaj ŝiaj helpantoj Miroslav Vaněk, Miroslava Ascherová, Pavel Brom, Milada Kolářová kaj iliaj kapabloj lerni novajn komputeraj metodoj de estonta laboro.

Januaro 2001 MUDr. Josef Hradil

En ĵurnalo „La Progreso“ mi trovis helpe de sinjoro Pavel Polnický el Poděbrady jenan informon:

En Mnichovo Hradiště fondis klubon sinjoroj: Blažek, Grindl, Kožák, Malý. Okazis kurso 24 kursanoj, prelegis sinjoro Šustr el Prago. Prelegoj okazis ankaŭ en Bakov nad Jizerou.

En Mladá Boleslav estis fondita klubo je la 8-an de septembro 1931 (Reichelt). Klubo kunvenis ĉe Quido Malina, Starofarní 73 marde je la 20-a horo. Anoj: Pytloun, Malina, Moucha, Podroužek, Reichelt. De 6-a oktobro 1931 funkciis kurso 26 interesantoj, prelegis sinjoro Scherer.

Decembro 2003 Jindřiška Drahotová

En poŝkalendareto el la jaro 1948, kiun eldonis Esperanto-Klubo en Hradec Králové mi trovis en listo de komercistoj jenajn nomojn: Fr. Staněk – drogerio, Karlo Vrba – bonkvalitaj ŝtofoj, Jos. Roček – pluvombreloj, bastonoj, pipoj, L. Beránek – horloĝoj, Václav Šebl – radioaparatoj kaj elektroteknika varo, ĉiuj kun adresoj en Mladá Boleslav.

Do, ŝajnas, ke Esperanto en tiu tempo volis flori…

Junio 2005 J.Drahotová

Příspěvek byl publikován v rubrice Historie / Historio. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>