Euxropa subteno al la itala kongreso

Euxropa subteno al la itala kongreso – Aligxo al la seminario „kaj nun ni estu euxropanoj“

La Seminario Kaj nun ni estu Euxropanoj, kiu estos la cxefa programero de la venonta kongreso de Itala Esperanto-Federacio (Torino, de la 20-a gxis la 27-a de auxgusto 2011) estas agnoskita de Euxropa Unio kiel evento de programo Grundtvig por vivdauxra lernado; por detalaj informoj aliru la kongresan retejon, (http://italakongreso.esperantoitalia.it). 20 ne-italaj kongresanoj ricevos helpon de Euxropa Unio por partopreno; 8 italaj kongresanoj povos ankaux partopreni, kaj ricevos la koncernan dokumentaron. Tiucele aliru retpagxon, indiku, ke vi intencas partopreni la seminarion, kaj sekve respondu la demandaron kiu aperas post tiu indiko. Bonvolu tion fari antaux la fino de marto; la kandidatigxojn jugxos komisiono, gvidota de prof. Fabrizio Pennacchietti, kiu elektos 20 kongresanojn por la Euxropa subvencio; vi ricevos la respondon la 15-an de aprilo.

Renato Corsetti

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>