Sukceso

Sukceso: ŝtate agnoskita Esperanto-klerigkurso en Germanio

18-a de marto 2011.

Granda sukceso por Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI,
germana sekcio de ILEI), Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro
Herzberg (ICH), klerigejo de GEA:

Inter 21- 25 marto 2011 okazos „Esperanto-klerigferiado“ en Herzberg -
la Esperanto-urbo.
La kvardekhora kurso de la regiona popola altlernejo estas oficiala
klerigoferto por plenkreskuloj. La Esperanto-kurso konsistos el 5×8
lernhoroj. Tion postulas la leĝo. Eble en la sesdekaj jaroj de la
lasta jarcento sub gvido de rektoro Helmut Sonnabend (iama prezidanto
de ILEI), okazis la lasta ŝtate agnoskita Esperanto-trejnseminaro en
Germanio.

Normalkaze nur ampleksaj politikaj seminarioj, kursoj de la angla
lingvo, specialaj komputilkursoj (ekz. por profesia librotenado) estas
ofertataj laǔ „klerigferioleĝo“. Do, por la faka programo detale
ellaborita de Zsofia Korody kaj Peter Zilvar la regiona popola
altlernejo petis permeson de la klerigministerio en Hanovro (federacia
lando Malsupra Saksio). Post iom da prokrasto la „klerigferiado“
ricevis la ŝtatan agnoskon./

Jen kelkaj trajtoj de tia agnoskita seminario, kurso:
- dungitoj havas la rajton unufoje en la jaro peti unusemajnan
„klerigferiadon“ por agnoskitaj seminarioj kaj ĉe agnoskitaj
institucioj. Ili devas peti la specialan laborforpermeson sufiĉe frue
- la labordonanto devas pagi la normalan salajron
- tiu klerigperiodo ne forprenas la regulajn feriotagojn
- la labordonanto devas aldoni la partoprenatestilon al la personaj
aktoj de la laboristo
- tia intensa lingva kurso servas ankaǔ kiel pruvilo pri baza kono de
fremdlingvo
- pro tio, ke ĝi estas oficiala ŝtata kurso, oni rajtas peti
redukton de imposto pro la kostoj de veturo, tranoktado, manĝoj,
partoprenkotizo, ktp.

La unika „Esperanto-klerigado“ okazos sub gvidado de Zsofia Korody
venontsemajne. La direktoro de la popola altlernejo (KVHS Osterode),
sinjoro Rüdiger Brakel malfermos la oficialan Esperanto-sesion. Ni plu
informos pri la eventoj, pri la rezulto.

Korajn salutojn de

Zsofia Korody

komisiito de GEA por instruado

prezidanto de AGEI (germana ILEI)

estrarano de ILEI

zsofia.korody@esperanto.de

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.