Saĝa diro

Saĝa diro

„Ne tio estas grava; kion vi havas, sed tio,

kio vi estas, kaj kio vi povas esti por la alia homo.”

/Albert Wass – La hungarlingvan tekston de Albert Wass, esperantigis László Pásztor/

Atenton!

La esperantistan infanprizorgejon Bona Espero en Brazilio incendio atakis en 2010. Ilia oficialaj lingvoj estas: la portugala kaj Esperanto! Mi aŭdis, ke tie oni multe perdis. Se vi havas eblecon por sendi al ili helpmonon restarigi la pli fruan staton aŭ simple subteni ilin, bonvolu fari ankaŭ vi, sed pere de UEA. Pripensu: ne nur la plenkreskuloj, sed ĉefe la infanoj bezonas vian helpemon, amikecon. Agu laŭ via bontrovo, sed estu ĉiam antaŭ vi: ankaŭ la plej malmulto da mono gravas. Vidu leteron de la Bonesperanoj.

„Karaj geamikoj en Hungario, ĉiu ajn kunlaboro kaj financa helpo estas tre signifa por Bona Espero kiel konkreta signo de solidareco! Do, ankaŭ via donaco estas tre utila por aĉeti unu kaj duonan foston kaj 45 metrojn da dratoj. Sur la fotoj vi povas vidi kiel aspektas la laboro. Jam ni konkludis kelkajn kilometrojn da bariloj sed mankas ankoraŭ pluraj. Ne pensu sendi monon rekte al Brazilo al la konto de la Institucio, ĉar la bankelspezoj estas tre altaj kaj tute ne kompencus.

Bona Espero festis la Zamenhoftagon 15.12. 2010. per la inaŭguro de nia telecentro, t.e. dek komputiloj donacitaj de la banko kaj senpagan satelitan retkontakton! Nun ni povas eĉ pli bone prepari niajn infanojn al futura profesia vivo. Ili estas tre entuzisamaj!

Korajn salutojn kaj denove dankon,

La Bonesperanoj – Bona Espero lernejobonaespero@gmail.com

Adri Pásztor

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>