Amikaro de la Hungara Prezidanteco

Karaj Geamikoj!

Hungario plenumas ĝis la fino de junio la prezidantecon de la Eŭropa Unio.

S-ro János Martonyi, hungara ministro pri eksteraj aferoj iniciatis la retejon „Amikaro de la Hungara Prezidanteco“ (Friends of the Hungarian Presidency/A Magyar Elnökség Barátai) http://www.causes.com/causes/561141 .

Precipe la membroj de Facebook povas (klakante al „Join Cause“) tre facile aliĝi, rigardi la ĝisnunajn, pri-esperantajn alparolojn, la belegan afiŝon de Leo De Cooman (dekstre, supre), la ĉarman filmeton „Hungary: World of potentials“ kaj aŭskulti la kanton pri Eŭropo.

Nun ni ŝatus peti Vin daŭrigi la vicon de pri-esperantaj alparoloj kaj skribi en Via gepatra lingvo kaj ankaŭ en Esperanto kelkajn salutvortojn, – aŭ frazojn pri la lerneja instruado de Esperanto.

Tiel ni atentigu la hungarajn politikistojn pri la ekzisto kaj uzebleco de la Internacia Lingvo kadre de la multlingva Eŭropa Unio.

Oni povas ĉerpi ideojn el la retejo http://www.egalite.hu, kie troviĝas plurlingve la Strategia plano de la Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto.

Plej amike, kun bondeziroj kaj antaŭdanko

Ludoviko kaj Julinjo

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>