Danko de Milada Kolářová

Kun kortuŝo admiro kaj nekredebla verda sento mi proponas legi la leteron de nia valora verda amikino Milada Kolářová

Saluton, kara instruistino,
tekniko eĉ malsanulejo mirindas min ĉiutage, mi povas utiligi eĉ reton ĉi tie. Do mi sendas artikolon, kiun mi tre ŝatus prezenti je nia paĝaro. Mi skribis ĝin nokte, nun certe tajpos erarojn, do mi petas pardonon. Ĉar vi estas sperta, povas traduki ĉion ĉeĥen, por ke eĉ „nuraj“ ĉeĥoj povus ĝin legi.

Iomete de miaj noktaj pensoj:
Mi estis nur folieto tremanta en vento, en fulmotondro komence de januaro 2011. Renove kancero atakis min! Ĉi foje eĉ pli forte ol pasintjare, ĝuste en mian cerbon. Kaj ni ĉiuj opiniis, kredis ke mi jam estas nur resaniganta.
Post 2 semajnoj mi sentas min esti delfeno. Mi tuŝis la fundon de la maro kaj nun naĝas, suprenigas al la surfaco. Mi volas vidi la mondon, mi volas eĉ salti por rigardi la ĉirkaŭaĵon, renkonti amikojn kaj ĝui la vivon kun ili.
Vi sendas al mi salutojn, kuraĝon pense prenas miajn manojn, deziras sanon.Vi estas mia forto, sincero kaj espero – kaj mi dankegas al vi pro tio, mia verda familio!

Speciala admiro apartenas al la laborkolektivo de malsanulejo en Jičín, onkologia kaj radioterapia fakejoj, kie sub gvido de MUDr.Regina Štuková oni perfekte flegas pri malsanuloj, ĉiam entuziasmaj, afablaj, kun rideto eĉ kareso, kuraĝigas nin kaj prenigas per kredo je resaniĝo. Dankegon!!!

Jindřiška, ĉu vi provos prezenti tion ĉe nia paĝaro? Mi petegas.

Dankon

Milada

Renove por traduko:
Mi sentas min papenpotulo. Mi estass tieal plena da dankoj kaj bonaj sentoj ke eĉ minacas danĝero de eksplodo. Kun ĉiu bildokarto de miaj geamikoj, kun ĉiu persono el kolektivo de onkologia fakejo en Jičín malsanulejo oni metas sub mian liton po ligneto de entuziamo, afableco, bona volo, rideto, koreso. Mi ne volas detrui la malsanulejon per eksplodo! Mi volas nur esprimi dankojn al bonaj homoj.
Mi amas muzikon. Mi ŝatas la kanton Přátelství (Amikeco) de Petr Rezek, sed ĝi estas tro malforta por mi nun. Sonato por fontano de Petr Hapka konvenus pli, sed mi havas eĉ pli grandan ideon. Mi volus diskrii, disvoki en la mondon mian dankon per ia forta voĉo. Ĉu mi povus elekti Andrea Bocelli? En 2006 li subtenis UK enFlorenco, do li estas amiko de esperantistaro. Lian kanton Il mare calma della tera mi petegas prezenti por ĉiuj bonaj homoj.

Kaj tio estas por hodiaŭ ĉio.

Ĝis baldaŭ, nun mi devas ripozi iomete.

Milada

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.