Servo „prelegvojaĝo“

Interesa propono venis de prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio. Kiu
ĉeĥa esperantisto ŝatus entrepreni rondvojaĝon tra Germanio kaj „pagi“
por ĝi per prezentoj en esperanto-kluboj, ekz. pri Ĉeĥio aŭ pri alia sia
ŝatata temo? Informoj sube, konsultiĝo kun mi eblas. Ŝajne la konkreta
tempo de prelegvojaĝo ne gravas, do dependas de viaj tempaj ebloj.

Servo „prelegvojaĝo“ por eksterlandanoj
——————————————————-
Kiu eksterlanda Esperantisto ŝatus fari prelegvojaĝon tra Germanujo?
Kondiĉoj:
- Germana Esperanto-Asocio pagas la enlandajn trajnkostojn
- privata gastigado ĉe lokaj grupoj
- la gasto prezentas interesajn prelegojn
- modesta poŝmono laŭ la financaj ebloj de la grupoj
Atentu:
GEA ne pagas vojaĝkostojn por atingi Germanujon!

La turneon organizas la GEA-komisiito s-ro Lars SÖZÜER; vidu la
vikio-pa&ĝon por prelegvojaĝoj:
http://turneoj.wikispaces.com/
Informo de Marek Blahuš

Příspěvek byl publikován v rubrice Akce / Aranĝo. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>