Pri arboj

Mathieu Thépaut <litera-turo@live.fr>, zorganto de la beletra konkurso Litera Turo 2011 sendis la nomojn da gajnintoj de Litera Turo 2011. En Originala prozo gajnis la 1-an premion Jindřiška  Drahotová (Pri arboj), Ĉeĥio. Ni gratulas. Vi povas legi la gajnan prozon.

Pri arboj
Vespere mi dum raportado de eventoj en televido neprecize aǔskultis ion pri propono faligi arbojn, starantaj ĉe vojoj, ĉar ili kaŭzas multajn averiojn de aŭtomobiloj, kiuj kolizas pro ekfrapo al arboj. Tia aranĝo ĉesigus domaĝojn de posedaĵoj kaj vivoj. Sed ni vespermanĝis kaj pluraj eventoj estis same maltrankviligaj, kaj laŭ mia sukcesa maniero laǔ rekomendo sur afiŝo en mia laborejo en malsanulejo kontraǔ anima forbrulo: „Problemo, kiam aperus, mi solvas ĝin tuj, se mi ne povas solvi ĝin, ne temas pri problemo, sed pri sensencaĵo“, mi lokigis la informon ien flanken en mian cerbon.
Post kelkaj horoj mi enlitiĝis. kaj ekdormis.
De tempo al tempo mi sonĝas. Tiu ĉi sonĝo estis nekredeble klara kaj mi memoris ĝin post la vekiĝo. Mi estis fruktarbo en aleo. La arboj kunvenis kaj diskutis pri faligo. Mi laǔte parolis. Komune ni prilaboradis kontraǔproponon: forigon de aǔtomobiloj, ĉar ili movas kaj povas eviti nin kaj ni tiun eblon ne havas, krome ni prizorgas ekvilibron en la naturo, kontraǔ aǔtomobiloj, kiuj la naturon damaĝas. Pli klare ol Suno estis, kaj nur stultulo dirus malon, ke mankas demokratio.
Mi vekis je la kvara horo kaj la sonĝon priskribis. Nu, legu! Io estas grava pri arboj….

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>